Jxeromo:
> sebastian:
> > ... kiel oni skribu la oficialajn nomojn de kelkaj sxtatoj, ekz. 
> > ... - Pollando - estas mallonga formo, cxu la plena formo estu
> > Respubliko Pollando, Pola Respubliko cxu Respubliko de Pollando? 
> 
> ankaux mi uzus iun el la unuaj du formoj.

Dankon al cxiuj respondintoj.
Mi supozis ke maniero kun _de_ estas ne tro logika. Dankon pro la konfirmo.

> cetere mi avertas kontraux plena konfuzo inter geografia nomo
> kaj sxtato.

Hmm, tiun konfuzon mi ne rimarkis.

> pollando - ekzemple - estas antaux cxio geografia nomo
> de historie varia lando, kiun nuntempe regas
> la institucio nomata "respubliko pollando"
> aux "pola respubliko".  la du aferoj ne samas

Ne samas, sed ja ne estas disigeblaj. Mi scias ke cxio sxangxigxas, sed oni ja 
ne povas paroli pri pola respubliko ekster Pollando, cxu?

> revo registras la landojn, do teritoriajn nomojn,
> kaj ni povas eventuale precizigi 
> "... teritorio de la pola respubliko"
> "... regata de la pola respubliko" aux simile.
> sed miaopinie estus malgxuste konfuzi la du nociojn.

Mi pensas ke la unua maniero plej tauxgas: "teritorio de Respubliko Pollando", 
"Islama Respubliko Afganujo".

Koran dankon al cxiuj.

--
Sebastian

Rispondere a