--- On Mon, 5/4/09, sebacyp wrote:

>> Ĵeromo:
>> revo registras la landojn, do teritoriajn nomojn

> Tio ĉi ne tute veras - plej multo da jam ekzistantaj en Revo,
> tiurilataj artikoloj, priskribas ŝtatojn (almenaŭ tiel okazas en
> difinoj).

Jes.  Usono aŭ Sovetio ne estas "landoj" el la senco de la fizika
geografio.  Kvankam aliflanke Siberio aŭ Kaŭkazo estas nek regno nek
administra unuo.

> Nun mi venis tamen al alia problemo: Antigvo kaj Barbudo.
> Ĝi ne estas lando, ĉar ĝi konsistas el insuloj (iasence,
> do landoj): Antigvo kaj Barbudo (kaj aliaj, sed nun tio nun
> ne gravas).

> Bedaŭrinde, Akademio de Esperanto donis nomon "Antigvo kaj Barbudo"
> en la listo de LANDOnomoj (ne ŜTATOnomoj), do tie ankaŭ ekzistas
> priskribita de vi konfuzo.

Jes, la Akademia listo estas tute ĥaosa: ĝi mencias regnojn miksite
kun landoj (ekz-e Rusujo kaj Siberio), sed la landojn en minimuma
kvanto: oni ne trovas tie la gravajn fizikajn landojn kiel Balkanion
aŭ Skandinavio aŭ Kaŭkazio; supozeble, la apero de Siberio estis
artifiko por pretendi ke Tajvano estas "lando" samgrade kiel Siberio
(sed Tibeto ne meritis similan konsideron).

> Nun demando - kiel registri tiun ŝtaton (tamen apartenanta
> al Britujo)?
> Krei du artikolojn: pri insulo Antigvo kaj pri insulo
> Barbudo kaj en ambaŭ skribi en difino (?) ke tiuj apartenas
> al ŝtato "Antigvo kaj Barbudo"?

Normale ReVa artikolo respondas al RADIKO.  Do, necesas havi du
artikolojn por ANTIGV kaj BARBUD -- en iu el kiuj povas aperi drv
"Antigvo kaj Barbudo".  Samkiel "Karolo la Granda" estas registrenda
en la artikolo "Karol".

-- 
Sergio



      

Rispondere a