> James Rezende Piton a écrit :
> [...]. Mi plu scivolis pri la prononco de "ŝerpa" en ilia lingvo,
> sed des malpli mi akceptus la formon "ŝerPAo" se ili
> ĝin prononcus "ŜERpa".

Tute normale estas, mi jam respondis al Jury ke li prezentis bonan 
argumenton apud la miaj.

> Kaj jen laŭ la retejo de United Sherpa Association
> (inter multaj aliaj): estas 150 mil parolantoj kaj ili eĉ ne
> konsideras sin "ŝerpa" [SHER-pa] kiel okcidentanoj
> prononcas. Ili kaj ilia lingvo estas "sharwa" [ŝar-ŭa, shar-ua],
> kun la jam menciita signifo: shar=oriento, wa=persono.
> Kaj tion oni prononcas "SHAR-wa", laŭ
> 
> http://www.pbs.org/frontlineworld/stories/nepal/facts.html 
> <http://www.pbs.org/frontlineworld/stories/nepal/facts.html>
> 
> Por angla- au german-lingvanoj:
> 
> http://sherwa.de/language/index.htm <http://sherwa.de/language/index.htm>
> 
> http://www.sherpakyidug.org/sherpa/sherpa_facts.asp#SHERPA 
> <http://www.sherpakyidug.org/sherpa/sherpa_facts.asp#SHERPA> language

Dankon pro viaj interesaj ligiloj, tre interesis min
http://sherwa.de/language/index.htm per kiu mi trovis
http://sherwa.de/language/sh_fr.pdf.

Tra la prezentitaj vortoj oni forte perceptas la kulturon de tiuj homoj 
  kies nomon okcidentanoj buŝe vortigas "ŝerpa", kiuj ili mem (laŭ mia 
kompreno) sin vortigas (buŝe) "ŝarua/ ŝarŭa".

Tralegante la terminojn mi pensis pri mia denaska lingvo, la bretona.

Por reveni al mia demando "ŝerpoj aŭ ŝerpaoj?", mi nun rifuzas ambaŭ kaj 
pretas elekti "ŝarpoj" do ne plu sekvus la regulon 15, sed sekvus la 
plej proksiman al ŝar-ua" kiun eblas krei en Esperanto.
Tiel ne plu estos konfuzon kun "serpoj" kaj la senco ŝar (oriento) kiu 
gravas en la vorto estas konservita.
Pri "po" eble iu trovos pli bonan, tamen pro la fakto ke ŝerpoj jam 
ekzistas (eĉ se ne ofte uzita), eble oni povas konservi la finaĵo "po".
Mi antaŭe respondis al Sergio:
"Mi rifuzas "ŝerpoj" sed akceptus kaj "ŝerpaoj" kaj "ŝarpoj", kun 
prefero al ŝerpaoj pro la regulo 15 de la Fundamento."

Aliaj rimarkoj estas ke la aktuala artikolo pri ŝerpo meritas revizion.
Pri la artikolo kiu aperis por "ŝerpao" (ĉar mi kreis ĝin sen esti 
leginta tiun de "ŝerpo"), normale ĝi malaperos ĉar mi skribis al 
Volframo por tio.

Tre interesa estis diskuti ĉi tie kaj kompreneble mi ne plu bedaŭras 
esti perdinta mian tempon en vana diskuto.
Nia amiko kiu trekis lastaŭtune en la valo Khumbu ne grimpis al 
Everesto, li faris preskaŭ la saman piediradon kiel tiun videblan en la 
filmo. Li kaj lia edzino estas kolegoj niaj, li instruis en liceo pri 
fiziko, ŝi instruis pri biologio kaj niaj paroj estas amikoj de pli ol 
36 jaroj...
Mi multe plulernis pri la ŝerpaoj(pardonu... pri la ŝarpoj) dum ĉi tiea 
diskuto kaj tio certe revivigos la pritemajn babiladojn kun ili kiam ni 
denove renkontiĝos.
Do al ĉiuj kiuj partoprenis la diskuton mi tre dankas. Ne gravas se oni 
ne trovas en la lingvo de Zamenhof pli ĝustan vorton ol "ŝerpo" por tiuj 
kuraĝaj homoj, nur gravas ke oni sciu ke ili ekzistas ne nur kiel 
portistoj sed ankaŭ kiel etno.
Mireja


Rispondere a