Dankon, Marc, ĉar vi komprenis mian vidpunkton, ke oni ne
nepre bezonas reprodukti la nacilingvan lastan vokalon por
ke vorto estu internacie rekonebla.

Mi plu scivolis pri la prononco de "ŝerpa" en ilia lingvo,
sed des malpli mi akceptus la formon "ŝerPAo" se ili
ĝin prononcus "ŜERpa".

Kaj jen laŭ la retejo de United Sherpa Association
(inter multaj aliaj): estas 150 mil parolantoj kaj ili eĉ ne
konsideras sin "ŝerpa" [SHER-pa] kiel okcidentanoj
prononcas. Ili kaj ilia lingvo estas "sharwa" [ŝar-ŭa, shar-ua],
kun la jam menciita signifo: shar=oriento, wa=persono.
Kaj tion oni prononcas "SHAR-wa", laŭ

http://www.pbs.org/frontlineworld/stories/nepal/facts.html

Por angla- au german-lingvanoj:

http://sherwa.de/language/index.htm

http://www.sherpakyidug.org/sherpa/sherpa_facts.asp#SHERPA language


Kvankam mi vipetis francan "skolon", kiu emis doni
al ni vortojn kun "-ao" kaj PIV :-), miaj amikoj scias, ke mi estas
nesuspektinda pri  francoj. La franca estas, inter miaj fremdaj lingvoj,
tiu kiun mi plej bone regas, la francan kulturon mi tre amas kaj
tre granda parto de miaj plej bonaj geamikoj en Esperantujo
estas francoj, en Perpignan, en Laon, en Quimper,
en Tuluzo, en Clermont-Ferrand kaj en Chambéry.

Kaj por fini, citaĵo el franco, kiu estas mia preferata E-aŭtoro
Raymond Schwartz:

    Bilanco, dekonkompleta, pri la nunjara Piratfesto
          Do... jam je la 11-a vespere nia bona generalo Bastien tre saĝe
    konkludis, ke "estas la horo, je kiu la honestaj homoj hejmeniras".
    Sed la aliaj restis. (...)
                                              La Pirato, n. 25, Junio 1935
                                              ĉe mia retejo pri li,
                                              http://kabareto.esperanto.cc

Amike,
=james=



mi:
>>Se Zamenhof apartenus al franca "skolo", li ne rezistus
>>porti al Esperanto "Moskvaon" anstataÅ­ Moskvo. Se tio
>>ne estis laÅ­ la spirito de la lingvo. Kaj ni havus
>>Panamaon anstataÅ­ Panamo kaj kolombianoj havus
>>Bogotaon anstataÅ­ Bogoto.
>>----

Marc:

> Estas kutimo vipeti la francajn E-istojn, cxar ili ja ludis (kaj plu ludas)
> gravan rolon en la movado, do statistike pli kulpas, ol la aliaj, pri la
> mankoj. Tamen la rimarko de James ne estas malica, kaj liaj ekzemploj
> atentindaj: fina -a, ecx akcentita kiel en Panamá kaj Bogotá, do ne
> suspektebla esti gramatika finajxo de la hispana vidpunkto, povas malaperi
> pro esperantigo.

Rispondere a