> James Rezende Piton:
> Pardonon, mi ne intencis sendi bastonan
> frapon aparte al vi - ĉiukaze ĉu tiel forta
> komparo?

"Basa komparo" se mi ricevis nur bas-tonan frapon.


> La afero Honduraso estas por mi la plej
> elokventa ekzemplo kaj mi bedaŭras,
> ke ne estas sufiĉe da honduraj esperantistoj
> por protesti kontraŭ tiu oksitonigo.

Mi ne komprenis vian reagon kontraŭ francaj esperantistoj ĉar mi (ja 
francino) konas la vorton Honduro kaj neniam vidis "Honduraso"

> Se vi kredas interŝanĝon de ideoj kaj informoj
> tempo-perdo kaj ne scias rimarki ironi-noton
> en la simbolo ":-)" estas vere bedaŭrinde.

Ne plaĉis al mi vian reagon kontraŭ la francaj esperantistoj kiam vi skribis
----
Se Zamenhof apartenus al franca "skolo", li ne rezistus
porti al Esperanto "Moskvaon" anstataŭ Moskvo. Se tio
ne estis laŭ la spirito de la lingvo. Kaj ni havus
Panamaon anstataŭ Panamo kaj kolombianoj havus
Bogotaon anstataŭ Bogoto.
----
Mi sufiĉe atenteme rigardis kiel oni diras en la aliaj lingvoj.
Ŝerpaoj tre probable prononcas sen akcento la vorton "ŝerpa" en sia 
dialekto ĉar oni diris al mi ke la nepala ne akcentas kiel multaj aliaj 
okcidentaj lingvoj.

Plie se estas vere ke la vorto "pa" estas sufikso kiu diras ke temas pri 
popolo/etno la vokalo "a" ne markas finaĵan gramatikaĵon kiel faras 
Esperanto. Ĝi rolas tute alimaniere kaj devas resti en la nova radiko 
ŝerpa- por ŝerpaoj.
Mireja

Rispondere a