Mireja:
> > James Rezende Piton:
>Ne plaÄis al mi vian reagon kontraÅ la francaj esperantistoj kiam vi skribis
>----
>Se Zamenhof apartenus al franca "skolo", li ne rezistus
>porti al Esperanto "Moskvaon" anstataÅ Moskvo. Se tio
>ne estis laÅ la spirito de la lingvo. Kaj ni havus
>Panamaon anstataÅ Panamo kaj kolombianoj havus
>Bogotaon anstataÅ Bogoto.
>----
Estas kutimo vipeti la francajn E-istojn, cxar ili ja ludis (kaj plu ludas)
gravan rolon en la movado, do statistike pli kulpas, ol la aliaj, pri la
mankoj. Tamen la rimarko de James ne estas malica, kaj liaj ekzemploj
atentindaj: fina -a, ecx akcentita kiel en Panamá kaj Bogotá, do ne
suspektebla esti gramatika finajxo de la hispana vidpunkto, povas malaperi
pro esperantigo.
>Plie se estas vere ke la vorto "pa" estas sufikso kiu diras ke temas pri
>popolo/etno la vokalo "a" ne markas finaĵan gramatikaĵon kiel faras
>Esperanto. Äi rolas tute alimaniere kaj devas resti en la nova radiko
>Åerpa- por Åerpaoj.
Ecx se oni agnoskus la gravecon de tiuj demandoj por decidi pri la E-a
formo, cxu vi tamen ne konsentas, ke temas pri demandoj, kiujn oni ne povas
solvi ne konante la koncernan lingvon (cetere kiu gxi estas?)? Kion
signifas la terminoj "finajxo" kaj "sufikso" en gxi? Cxu "pa" estas uzebla
ankaux kiel memstara vorto? Cxu oni povas certi, ke "pa" konsistas nur el
unu morfemo, ke ne ekzistas aliaj fleksiaj formoj ("pom", "peh"...), kiuj
instigus distrancxi "pa" en du morfemojn "p/a"?
Miaopinie la argumentoj favoraj al alia formo, ol la nun agnoskata de NPIV,
estas tro malcertaj kaj sxanceleblaj, ke oni povus konscie registri
alternativan formon en REVO. Cetere ne estas hontinde ne scii pri la
ekzisto de la formo "sxerpo", ankaux mi ne konis gxin.
Kore,
Marc
PS: Cxar sxajne "sxerp-" estas gentonomo, mi miras, ke neniu demandis, cxu
preferindas Sxerpujo/Sxerpaujo aux Sxerpio/Sxerpaio? :)