>> Mireja:
>> Plie se estas vere ke la vorto "pa" estas sufikso kiu diras ke temas pri
>> popolo/etno la vokalo "a" ne markas finaĵan gramatikaĵon kiel faras
>> Esperanto. Ĝi rolas tute alimaniere kaj devas resti en la nova radiko
>> ŝerpa- por ŝerpaoj.

> Marc 
> Ecx se oni agnoskus la gravecon de tiuj demandoj por decidi pri la E-a
> formo, cxu vi tamen ne konsentas, ke temas pri demandoj, kiujn oni ne povas
> solvi ne konante la koncernan lingvon (cetere kiu gxi estas?)? 

Kompreneble jes. Pro tio mi scivolas ricevi respondon de nepalanoj, eĉ 
ne esperantistoj.

> Kion
> signifas la terminoj "finajxo" kaj "sufikso" en gxi? Cxu "pa" estas uzebla
> ankaux kiel memstara vorto? Cxu oni povas certi, ke "pa" konsistas nur el
> unu morfemo, ke ne ekzistas aliaj fleksiaj formoj ("pom", "peh"...), kiuj
> instigus distrancxi "pa" en du morfemojn "p/a"?

Hm! nur nepalanoj povas respondi al tiaj demandoj.

> Miaopinie la argumentoj favoraj al alia formo, ol la nun agnoskata de NPIV,
> estas tro malcertaj kaj sxanceleblaj, ke oni povus konscie registri
> alternativan formon en REVO. Cetere ne estas hontinde ne scii pri la
> ekzisto de la formo "sxerpo", ankaux mi ne konis gxin.

Miaopinie la vorton "ŝerpoj" oni kreis tro rapide. Mia peko estas ke mi 
ne estas influita de PIVaj vortaroj ĉar mi rifuzis ilin aĉeti.
Senhezite mi aĉetis la pomegon en marto 2006 kaj mi alte taksas la 
stilon de la lingvo Esperanto en LOdE.
Mireja

Rispondere a