Karaj,

Surbaze de ĝisnunaj diskutoj mi kompilis novajn proponojn "B1", "B2" kaj
"B3", kiujn vi trovos en la kunsendita dosiero. La dosieron mi ankaŭ
alŝutis al la dosierujo de la grupo (skribsistemoj).

Por plifaciligi la komparadon mi kolorigis la ĉelojn
*verde*, se estas diferenco inter A kaj (B1,B2,B3), kaj
*ruĝe*, se estas diferenco inter B1, B2 kaj B3.

La ŝanĝoj de A --> B1:
(1) Forigis la anglismojn
(2) Enkondukis f_
(3) Mallongigis k, y, dh
(4) Ŝanĝis a_a al a_a_madda

La diferencoj inter B1 kaj B2:
B2 estas la sama sistemo kiel B1, sed pli araba.
Entute estas 4 malsamaj nomoj: a_e_hamza, kaj 3 aliaj, kiuj havas la
vorton alef en la nomo.

La diferencoj inter B2 kaj B3:
B3 spegulas la proponon de Marc pri A, H, S, D, T kaj Z.

Mi petas pri viaj komentoj.

Amike,
Behnam

Rispondere a