Mi (Behnam) skribis: > Surbaze de ĝisnunaj diskutoj mi kompilis novajn proponojn "B1", "B2" > kaj "B3", kiujn vi trovos en la kunsendita dosiero. La dosieron mi > ankaŭ alŝutis al la dosierujo de la grupo (skribsistemoj).
Mi preferas la alternativon B1. La proponoj B1 k B2 diferencas unu de la alia nur per du eroj: alef/alif kaj a_e_hamza/a_i_hamza. La ĉefa problemo de B2 estas la nomo 'a_i_hamza', kiun ni enkondukis por pliarabigi la signonomojn. Tiu ĉi nomo estas problema, ĉar pro la kutima interŝanĝado de i kaj y (sufiĉe disvastiĝinta en transskriboj), oni tro facile konfuzos ĝin kun 'a_y_hamza' (B1,B2). En tia situacio ne multe helpos averti kaj postuli, ke oni ne konfuzu i kaj y. Prefere dekomence ni ne donu okazon por konfuzoj. En B1, la nomon 'a_e_hamza' oni ne povas facile konfuzi kun 'a_y_hamza'. Oni ankaŭ notu ke la litero 'e' en 'a_e_hamza' bone kongruas kun la sama litero en 'a_alef'. B3 estas por mi la malplej favorata alternativo: mi trovas malkonvenaj la formojn H, S, D, T kaj Z (por perslingvanoj malpli mnemonaj ol ha, sad, ...), kaj la nekutiman uzon de A por alef/alif. Behnam
