Kara Behnam, > > Certe a_i_hamza kaj a_a_hamza estas mankohavaj, cxar tro elipsaj > > mallongigoj por respektive: alif kun subskribita hamza (povanta > > ricevi nun la vokalon "i"), kaj alif kun surskribita hamza (povanta > > ricevi la vokalojn "a", "u", aux ecx neniun vokalon (sukun)). > > > > Se vi trovas, ke "a_i_hamza" kaj "a_y_hamza" (=ya + surskribita > > hamza) estas tro facile konfuzeblaj, mi paralele opinias, ke > > "a_e_hamza" estus tre malklara por Arabo, cxar en arabaj dialektoj > > ankaux alif kun surskribita hamza povas alpreni vokalon "e" (vd ekz-e > > la artikolon "?al", ofte transliterumata kiel "el"). Konklude indus > > tute repripensi la nomojn de tiuj du signoj. > >Sen kompromisoj ne eblos havi komunajn simbolojn. Bonvolu vidi la nomojn >'a_th', 'a_dh', 'a_dad' kaj kompari ilin kun la respektivaj nomoj el la >fa-familio por konstati, kiom malklaraj ili estas por perslingvanoj.
Mi ne havas decidrajton pli grandan, ol vian. Se vi pretus akcepti nur B1 (kaj uzi gxin), mi ne povus kontrauxi. Tial ankaux mi deziras atingi kompromison, kaj prefere sur raciaj bazoj, kompreneblaj de cxiu. Sxajnas al mi, ke inter "via" B1 kaj "mia" B3, la solvo B2 estas bona kompromiso, tamen plibonigenda pri la du supre menciitaj detaloj. >MalgraÅ tio mi akceptas ilin, Äar temas pri komunaj nomoj, kiuj almenaÅ >bonas por arablingvanoj. Se 'a_e_hamza' estas la sola nomo kiu povas >esti malklara en certaj arabaj dialektoj, tiam miaopinie ni jam havas >per B1 vere bonan kompromison. Ne nur "a_e_hamza", sed ankaux "a_a_hamza", kiu trudas la penson pri a-vokalo, dum fakte estis tri eblaj vokal-koloroj por tiu signo. > > > > Kial ni ne uzu: a_hamza_sube kaj a_hamza_sure, kiu konsekvence > > mallongigas la sole gxustajn a_alif_hamza_sube kaj a_alif_hamza_sure. > > Sxajnas al mi, ke la elipso de "alif" estas akceptebla (ja alif > > estas la plej natura portanto de hamza), kaj ke estas multe pli bone > > kaj senkonfuze nomi la literojn laux la pozicio de la "hamza"-signo, > > ol laux la valoro de la vokalo (variebla laux lingvoj kaj dialektoj, > > kaj ecx malgxusta por a_a_hamza, cxar la vokalo povas esti tute alia, > > ol a). > > > >La nomoj 'a_hamza_sur' kaj 'a_hamza_sub' (sen fina -e) estas jam >okupitaj por U+0654 kaj U+0655. Ahx, mi preteratentis tion, cxar la koncernaj signoj ne aperas en mia foliumilo. Sed mi miras, kial estus bezonataj la signoj U+0653, 0654, 0655: ja temas pri puraj diakritiloj (resp. madda kaj hamza), sed jam ekzistas aliaj kombinaj signoj montrantaj tiujn diakritilojn kun la portanto. Cxu ekzistas speciala uzo, nekonata de mi, kiu neprigas havi apartan signon por tiuj diakritiloj? Se ne, tio solvus la problemon. Se jes, oni versxajne povus elimini la kombinajn signojn, uzante duliterajxojn (a_alif+a_hamza_sure, a_alif+a_hamza_sube, a_alif+a_madda, a_y+a_hamza_sure, a_waw+a_hamza_sure, ...), kio denove solvus la problemon. >Tial oni devas preni aÅ 'a_hamza_sure' >(evitinda, Äar distingebla de U+0654 nur per fina -e) Jes, efektive, tio ne estas solvo, kiun mi favorus. Cetere, koncerne la uzon de "sur" aux "sub", mi opinias la adverban (aux adjektivan) formon pli pravigebla, ol la nuda prepozicio (cxar oni ne diras: "la signo hamza estas sur", sed ja "sure" aux "sura"). >aÅ la longan >formon 'a_alif_hamza_sure' (kun aÅ sen fina -e). Same ankaÅ rilate >'a_alif_hamza_sube'. Jes, tio estas laux mi la plej klara formo, sed de praktika vidpunkto gxi eble estas tro longa. Tial mi proponis la mallongigitajn formojn "a_hamza_(sur|sub)e" ne konsciante pri la kolizio > > Do eble B2 kun la supre sugestitaj sxangxoj kongruus kun la deziroj > > de perslingvanoj? > >InterÅanÄan uzadon de i kaj y oni renkontas sufiÄe ofte ankaÅ Äe >arablingvanoj, eble eÄ pli ofte ol Äe perslingvanoj. Mi ne parolas pri >kiel oni transskribas en lernolibroj, sed pri kiel oni ekz-e >transskribas sian personan nomon: Al-Ubeidi / Al-Ubeydi / Al-Ubeidy / >Al-Ubaydy, ... >Vi do vidas, ke atentigante pri la problemo, mi ne celis nur la dezirojn >de perslingvanoj. Mi ne intencis sugesti, ke vi okupigxas nur pri ili, sed ke ankaux mi volas, ke ili estu atentataj. Cetere, vi rimarkis, ke ni havas problemon koncerne la arablingvanojn: ili momente forestas el la kolektivo, kaj estas mi, franco, kiu zorgas reprezenti iliajn interesojn/dezirojn, do neeviteble mi faras tion en maniero iom teoria, influite de la kulturo, kiun mi akiris, kiam mi antaux longe lernis la klasikan araban. Certe arablingvanoj povas heziti, kiel transliterumi la araban al la latina alfabeto, cxar ili ne lernis tion, kaj faras gxin laux la reguloj de la latinlitera lingvo, kiun ili plej bone konas: ofte la angla, fojfoje la franca. Sed franco, kiu lernis la araban, scias, ke nek unu nek la alia tauxgas, kaj ke necesas uzi apartan transliteruman sistemon. >AnkaÅ miaj antaÅaj komentoj pri majusklaj formoj ne estas specife >persaj: Ni ne forgesu, ke la kontribuantoj de ReVo kutime ne estas >lingvistoj kaj orientalistoj, kaj por nefakuloj, sendepende de ilia >gepatra lingvo, la formoj h/H, s/S, z/Z, ... aspektas kvazaÅ arbitraj >konvencioj. Ankaux "a", "i", "u" estas arbitraj konvencioj (des pli se oni havas en la kapo la anglalingvajn ekvivalentojn de tiuj literoj), tamen necesas lerni la elparolon de tiuj signoj kaj cxiuj sukcesas. >Tial mi proponis, ke la nomoj estu laÅeble pli mnemonaj. Ke >la problemo estas iom pli grava por perslingvanoj (pro la samsoneco de >h/H, ...), ne signifas ke Äi ne validas por arablingvanoj. Mi jam diris, ke ne insistas pri tiu konvencio, sed mi vere opinias, ke gxi estas facile memorigebla de cxiuj, kaj oportuna pro la uzo de mallongaj nomoj. Ni ja havas grandan sxancon, ke en araba skribo ne ekzistas diferenco inter minuskloj kaj majuskloj, do estas tre oportune uzi la majusklojn por prezenti kelkajn literojn: cxu vere neeblas memori, ke la samfamiliaj literoj sad, dad, ta, za prezentigxas per majusklo de la unua litero de ilia latinlitera nomo? La saman trukon oni povus uzi por simpligi la kombinojn de longaj vokaloj: a_A anstataux a_fatha_alif, a_U anstataux a_damma_waw, a_I anstataux a_kasra_ya, a_Y anstataux a_fatha+a_alif_maqsura... Mi volonte enkondukus tion en la solvon B3. >Viaj proponitaj ÅanÄoj fakte solvas la problemon de la antaÅa B2, tamen >je la kosto de iom longaj nomoj 'a_alif_hamza_sure' kaj >'a_alif_hamza_sube'. Por mi Äi estas akceptebla solvo, se ne eblas >atingi interkonsenton pri B1, kiu restas mia plej favorata alternativo. Laux la supraj konsideroj la vizagxo de B2 povas ankoraux iom sxangxigxi. >Mi faros novan tabelon kun viaj proponitaj ÅanÄoj en B2, kaj dissendos >Äin petante pri denovaj komentoj. Se eblas, bv preni en kalkulon la nun proponitaj sxangxoj en B2, kaj ankaux tiujn en B3. Mi nek volas, nek povas trudi B3 al cxiuj, sed ni povus konservi gxin kiel alternativan solvon en difinitaj cirkonstancoj por tiuj, kiuj deziras gxin uzi, kaj estas bone havi kompletan tabelon laux viaj tre tauxga shxemo. Amike, Marc >Mi dankas vin pro viaj kontribuoj. > >Amike, >Behnam > > > > > >------------------------------------ > >retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [email protected] > por malaboni: [email protected] > administranto: [email protected] > >URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > >
