Kara Marc,

> 
> Certe a_i_hamza kaj a_a_hamza estas mankohavaj, cxar tro elipsaj 
> mallongigoj por respektive: alif kun subskribita hamza (povanta 
> ricevi nun la vokalon "i"), kaj alif kun surskribita hamza (povanta 
> ricevi la vokalojn "a", "u", aux ecx neniun vokalon (sukun)).
> 
> Se vi trovas, ke "a_i_hamza" kaj "a_y_hamza" (=ya + surskribita 
> hamza) estas tro facile konfuzeblaj, mi paralele opinias, ke 
> "a_e_hamza" estus tre malklara por Arabo, cxar en arabaj dialektoj 
> ankaux alif kun surskribita hamza povas alpreni vokalon "e" (vd ekz-e
>  la artikolon "?al", ofte transliterumata kiel "el"). Konklude indus
>  tute repripensi la nomojn de tiuj du signoj.

Sen kompromisoj ne eblos havi komunajn simbolojn. Bonvolu vidi la nomojn 
'a_th', 'a_dh', 'a_dad' kaj kompari ilin kun la respektivaj nomoj el la
fa-familio por konstati, kiom malklaraj ili estas por perslingvanoj.
Malgraŭ tio mi akceptas ilin, ĉar temas pri komunaj nomoj, kiuj almenaŭ
bonas por arablingvanoj. Se 'a_e_hamza' estas la sola nomo kiu povas
esti malklara en certaj arabaj dialektoj, tiam miaopinie ni jam havas 
per B1 vere bonan kompromison.

> 
> Kial ni ne uzu: a_hamza_sube kaj a_hamza_sure, kiu konsekvence 
> mallongigas la sole gxustajn a_alif_hamza_sube kaj a_alif_hamza_sure.
>  Sxajnas al mi, ke la elipso de "alif" estas akceptebla (ja alif 
> estas la plej natura portanto de hamza), kaj ke estas multe pli bone 
> kaj senkonfuze nomi la literojn laux la pozicio de la "hamza"-signo, 
> ol laux la valoro de la vokalo (variebla laux lingvoj kaj dialektoj, 
> kaj ecx malgxusta por a_a_hamza, cxar la vokalo povas esti tute alia,
>  ol a).
> 

La nomoj 'a_hamza_sur' kaj 'a_hamza_sub' (sen fina -e) estas jam
okupitaj por U+0654 kaj U+0655. Tial oni devas preni aŭ 'a_hamza_sure'
(evitinda, ĉar distingebla de U+0654 nur per fina -e) aŭ la longan
formon 'a_alif_hamza_sure' (kun aŭ sen fina -e). Same ankaŭ rilate
'a_alif_hamza_sube'.

> Do eble B2 kun la supre sugestitaj sxangxoj kongruus kun la deziroj 
> de perslingvanoj?

Interŝanĝan uzadon de i kaj y oni renkontas sufiĉe ofte ankaŭ ĉe
arablingvanoj, eble eĉ pli ofte ol ĉe perslingvanoj. Mi ne parolas pri
kiel oni transskribas en lernolibroj, sed pri kiel oni ekz-e 
transskribas sian personan nomon: Al-Ubeidi / Al-Ubeydi / Al-Ubeidy / 
Al-Ubaydy, ...
Vi do vidas, ke atentigante pri la problemo, mi ne celis nur la dezirojn
de perslingvanoj.

Ankaŭ miaj antaŭaj komentoj pri majusklaj formoj ne estas specife
persaj: Ni ne forgesu, ke la kontribuantoj de ReVo kutime ne estas
lingvistoj kaj orientalistoj, kaj por nefakuloj, sendepende de ilia
gepatra lingvo, la formoj h/H, s/S, z/Z, ... aspektas kvazaŭ arbitraj
konvencioj. Tial mi proponis, ke la nomoj estu laŭeble pli mnemonaj. Ke
la problemo estas iom pli grava por perslingvanoj (pro la samsoneco de
h/H, ...), ne signifas ke ĝi ne validas por arablingvanoj.

Viaj proponitaj ŝanĝoj fakte solvas la problemon de la antaŭa B2, tamen
je la kosto de iom longaj nomoj 'a_alif_hamza_sure' kaj
'a_alif_hamza_sube'. Por mi ĝi estas akceptebla solvo, se ne eblas
atingi interkonsenton pri B1, kiu restas mia plej favorata alternativo.

Mi faros novan tabelon kun viaj proponitaj ŝanĝoj en B2, kaj dissendos
ĝin petante pri denovaj komentoj.

Mi dankas vin pro viaj kontribuoj.

Amike,
Behnam



Rispondere a