Kara Marc,

> Mi ne havas decidrajton pli grandan, ol vian. Se vi pretus akcepti 
> nur B1 (kaj uzi gxin), mi ne povus kontrauxi. Tial ankaux mi deziras
>  atingi kompromison, kaj prefere sur raciaj bazoj, kompreneblaj de 
> cxiu. Sxajnas al mi, ke inter "via" B1 kaj "mia" B3, la solvo B2 
> estas bona kompromiso, tamen plibonigenda pri la du supre menciitaj 
> detaloj.

Mi samopinias kun vi.

>> La nomoj 'a_hamza_sur' kaj 'a_hamza_sub' (sen fina -e) estas jam 
>> okupitaj por U+0654 kaj U+0655.
> 
> Ahx, mi preteratentis tion, cxar la koncernaj signoj ne aperas en mia
>  foliumilo. Sed mi miras, kial estus bezonataj la signoj U+0653, 
> 0654, 0655: ja temas pri puraj diakritiloj (resp. madda kaj hamza), 
> sed jam ekzistas aliaj kombinaj signoj montrantaj tiujn diakritilojn
>  kun la portanto. Cxu ekzistas speciala uzo, nekonata de mi, kiu 
> neprigas havi apartan signon por tiuj diakritiloj? Se ne, tio solvus
>  la problemon. Se jes, oni versxajne povus elimini la kombinajn 
> signojn, uzante duliterajxojn (a_alif+a_hamza_sure, 
> a_alif+a_hamza_sube, a_alif+a_madda, a_y+a_hamza_sure, 
> a_waw+a_hamza_sure,  ...), kio denove solvus la problemon.

a_hamza_sure (U+0654) estas tre ofte uzata en la persa lignvo. Temas pri
"ezafe" (ar: izafet), kion oni skribas per a_h + U+0654.

[Por tio ekzistis ĝis Unikodo 3 la kombinaĵo U+06C0, kiu poste estis
deklarita kiel pure urdua. Preterrigardante tiun ŝanĝon, mi fuŝe
enkondukis f_hy, kiu pli ĝuste nomiĝus u_hy. Se ne estas obĵetoj, mi
ŝanĝos tiun nomon en ĉiuj proponoj.]

La signoj a_alif_hamze_sure, ktp. fakte estas ekvivalentaj al la
malkombinitaj formoj alif + hamze_sure, ktp. Tamen, mi rekomendas lasi
ilin en la listo, por ke oni povu laŭvole elekti inter la ambaŭ formoj,
kiel ankaŭ eblas uzante la redaktilon, entajpante U+0623 aŭ U+0627 +
U+0654. Tiel prezerviĝas la origina formo de la tradukoj kaj oni bezonos
nenion ŝanĝi en la programoj.

> 
> Jes, efektive, tio ne estas solvo, kiun mi favorus. Cetere, koncerne
>  la uzon de "sur" aux "sub", mi opinias la adverban (aux adjektivan)
>  formon pli pravigebla, ol la nuda prepozicio (cxar oni ne diras: "la
>  signo hamza estas sur", sed ja "sure" aux "sura").

Vi pravas. Mi ŝanĝos tion.

> Mi ne intencis sugesti, ke vi okupigxas nur pri ili, sed ke ankaux mi
>  volas, ke ili estu atentataj. Cetere, vi rimarkis, ke ni havas 
> problemon koncerne la arablingvanojn: ili momente forestas el la 
> kolektivo, kaj estas mi, franco, kiu zorgas reprezenti iliajn 
> interesojn/dezirojn, ...

Estas tre laŭdinde ke vi faras tion. Alikaze ni havos iom unuflankan
sistemon.

>> Tial mi proponis, ke la nomoj estu laŭeble pli mnemonaj. Ke la 
>> problemo estas iom pli grava por perslingvanoj (pro la samsoneco de
>>  h/H, ...), ne signifas ke ĝi ne validas por arablingvanoj.
> 
> Mi jam diris, ke ne insistas pri tiu konvencio, sed mi vere opinias,
>  ke gxi estas facile memorigebla de cxiuj, kaj oportuna pro la uzo de
>  mallongaj nomoj. Ni ja havas grandan sxancon, ke en araba skribo ne
>  ekzistas diferenco inter minuskloj kaj majuskloj, do estas tre 
> oportune uzi la majusklojn por prezenti kelkajn literojn: cxu vere 
> neeblas memori, ke la samfamiliaj literoj sad, dad, ta, za 
> prezentigxas per majusklo de la unua litero de ilia latinlitera nomo?
> 
Eble miaj zorgoj pri H, S, ... estas senbazaj (tiom multe diskutinte pri
la signoj mi ŝajnas jam alkutimiĝi al la sistemo!).

Mi faros novan alternativon B2/3 kombinante la alternativojn B2 kaj B3.
Por tiu alternativo mi prenos el B3 la majusklajn literojn (inkl. A)
prezervante la erojn hamza, madda kaj wasla de B2 en la novaj nomoj.

> La saman trukon oni povus uzi por simpligi la kombinojn de longaj 
> vokaloj: a_A anstataux a_fatha_alif, a_U anstataux a_damma_waw, a_I 
> anstataux a_kasra_ya, a_Y anstataux a_fatha+a_alif_maqsura... Mi 
> volonte enkondukus tion en la solvon B3.

Mi faros tion por B3.

Mi pretigos novan superrigardon surbaze de ĝisnunaj ideoj.

Amike,
Behnam

Rispondere a