>> Mireja:
>> Kion ni faru?
>> 1- Konservi [...] sxerp.html? kun neniu mencio de "ŝerpao".
>> 2- Plibonigi la artikolon ĉar
>> * [...] ligilo ne funkcias.
>> * la difino ne estas sufiĉe preciza pri la deveno de tiu etno.
>> * validus ke oni menciu la vorton "ŝerpaoj" apud la vorto "ŝerpoj".
>> 3- Ne tuŝi al la artikolo "ŝerp-" sed krei novan artikolon "ŝerpa_".
>> kion vi opinias?

> jxeromo:
> [...]. miaopinie ni povas fari 
> tion laux unu el du lastaj manieroj, kiujn vi proponas:
> 
> 2 - unu artikolo. la malpli ofta formo aperas en rimarko:
> sxerpo
> ano de popolo...
> ...
> rim.: alia esperantigo: sxerpao
> ekz...
> 3 - du artikoloj. la malpli ofta formo referencas al la pli ofta:
> sxerpao
> -dif-> sxerpo
> sxerpo
> ano de popolo...
> 
> mi inkinas al la solvo 2. sed se la artikolo "sxerpao" jam ekzistas, por 
> mi estas ankaux en ordo la solvo 3.

Unue mi dankas pro via respondo, Jeromo.
Mi konsentas kun vi ke la solvo 2 aktuale estas la plej bona.

> cetere via precizigo pri la deveno de tiu popolo estas aldoninda al la 
> difino. valo khumbu aperas jam en iu el la ekzemploj kaj eble superfluas 
> en la difino mem.

Mi trovis la ligilon al
http://www.geocities.com/jeneeya/esperanto/montejo/
tie legis tre interesajn artikolojn kvankam ili datiĝas frue en la jaroj 
2000-aj.
Interese estas trovi la vorton "khatao" kaj ne "khato", ĉu?:

"Ŝerpoj, la famaj montgrimpistoj de Nepalo, metas khataon, simplan 
blankan tukon el katuno, ĉirkaŭ la kolon de gastoj."

Mi ne kuraĝas proponi ke oni metu, kiel ekzemplon, la supran anstataŭ 
tiun kiu diras pri la terpomoj ĉar nun mi timas malagrablajn reagojn...

Tutcerte estas ke la artikolo meritas revizieton. Jeromo ĉu vi povos ĝin 
fari? Mi lasas vin decidi kion enredakti ĉar vi kompetentas kaj jam 
faris kune kun Marc tre gravan kaj interesan laboron por ReVo.
Elkore kaj Esperantiste salutas vian samlandaninon.
Mireja
PS:
kiu bedaŭras esti ekdiskutinta pri "ŝerpoj aŭ ŝerpaoj?", tiam ne povis 
ŝi imagi ke la diskuto fariĝos preskaŭ disputo :-/


Rispondere a