Jxeromo skribis:
> Mireja:
> > Kion ni faru?
> > 1- Konservi [...] sxerp.html? kun neniu mencio de "ŝerpao".
> > 2- Plibonigi la artikolon ĉar
> > * [...] ligilo ne funkcias.
> > * la difino ne estas sufiĉe preciza pri la deveno de tiu etno.
> > * validus ke oni menciu la vorton "ŝerpaoj" apud la vorto "ŝerpoj".
> > 3- Ne tuŝi al la artikolo "ŝerp-" sed krei novan artikolon "ŝerpa_".
> > kion vi opinias?
>
> kiel diris teodoro, ne estas precizaj reguloj pri esperantigo de
> fremdajxoj, do gravas precipe efektiva uzo.  tiurilate "sxerpao" malpli
> oftas ol "sxerpo" kaj ne enestas vortarojn samgrade.  sed gxi aperas
> suficxe en interreto por almenaux ia mencio.  miaopinie ni povas fari tion
> laux unu el du lastaj manieroj, kiujn vi proponas:
>
> 2 - unu artikolo.  la malpli ofta formo aperas en rimarko:
>     sxerpo
>       ano de popolo...
>         ...
>       rim.: alia esperantigo: sxerpao
>         ekz...
> 3 - du artikoloj. la malpli ofta formo referencas al la pli ofta:
>     sxerpao
>       -dif-> sxerpo
>     sxerpo
>       ano de popolo...
>
> mi inkinas al la solvo 2.  sed se la artikolo "sxerpao" jam ekzistas, por
> mi estas ankaux en ordo la solvo 3.
>
> cetere via precizigo pri la deveno de tiu popolo estas aldoninda al la
> difino.  valo khumbu aperas jam en iu el la ekzemploj kaj eble superfluas
> en la difino mem.
>
> amike
>
> jxeromo

Laux mia opinio, Jxeromo tute pravas.

Kore,

Antonio


Rispondere a