>> Je 5/18/09, Yury: >> Se en la originala lingvo akcento staras sur la unua silabo >> (almenaux tiel estas en la rusa), do estas preferinde uzi "sxErpo", >> sed ne "sxerpAo".
> Sergio > Fakte tiu popolo sin nomas alie -- laŭ la rusaj enciklopedioj, > шаркхомбо = ŝarkĥombo, aŭ eble ŝarkhombo; > http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A8%D0%B5%D1%80%D0%BF%D1%8B > <http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A8%D0%B5%D1%80%D0%BF%D1%8B> > tiu vorto, samkiel la (najbarpopolaj vortoj?) "ŝar pa" signifas > "orientaj homoj". Kurioze, en "ŝark" mi aŭdas la araban vorton, kiu > ĝuste en tia formo signifas "Oriento" en la tuta islama mondo (ankaŭ > en la uzbeka). > > Krome, la angla Vikipedio sugestas, ke "ŝarpo" estas ne tiom etnonomo, > kiom okupo: viro kiu okupiĝas pri gvidado de alpinistoj. Internacie la vorto estas pli konata en la senco de okupo kaj kompreneble devenas de la okupo de tiuj lokaj homoj kiuj vivas piede de Everesto. Vortoj sence evoluas... samtempe etnaj kulturoj pretas malaperi sub influo de moderneco kaj de la kuranta tempo. Nenio malhelpos tion... En la difino oni devas aldoni la duan sencon de la vorto, sed mi ne scias fari tion. Nu, la ĉefa demando restas: ŝerpoj aŭ ŝerpaoj? Ĉu vi pretas proponi "ŝarpoj"? aŭ ĉu simpla tajperaro? Mi rifuzas "ŝerpoj" sed akceptus kaj "ŝerpaoj" kaj "ŝarpoj", kun prefero al ŝerpaoj pro la regulo 15 de la Fundamento. Mireja
