En ĉi diskutejo mi venis ĉimatene la 18an de majo por demandi "ĉu ŝerpo 
aŭ ŝerpao?" ĉar mi komprenis ke mi tro rapide sendis novan artikolon, 
tiun kun la radiko ŝerpa-.
Mi sendis ĝin hieraŭ je la 18h57 en majo la 17a sen scii ke la vorto 
"ŝerpo" jam estis en la vortaro :-/.

Mi tre sincere diras ke mi ne povis elpensi la vorton "ŝerpo", sekve mi 
serĉis kukole "ŝerpao" kaj trovis kelkajn "ŝerpaojn".
Mi ja sciis ke la vorto plej probable ne svarmas en la reto do ne miris 
trovi nur kelkajn fontojn kaj ne plu esploris la reton.
Poste mi iris kontroli en ReVO ĉu ŝerpao enestas, ne ĝin trovis do 
pretigis artikolon por aldoni la vorton al la vortaro. Ĉion tion mi 
faris hieraŭ antaŭ nia vespermanĝo.
Kiam mi revenis al la komputilo post la 22a horo mi trovis afablan 
averton de Wieland kiu skribis al mi ke la vorto estas jam registrata 
kiel ŝerp-.
Bedaŭrinde mi jam sendis la retmesaĝon al la ĝusta adreso kaj bedaŭrinde 
mi ricevis ĉi tiun je 18h30 hodiaŭ :-/.
----
Saluton!
Jen raporto pri via(j) sendita(j) artikolo(j).

==================================================
senddato: Sun, 17 May 2009 18:57:54 +0200
artikolo: $Id: sxerpa.xml,v$
shanghoj: nova artikolo
KONFIRMO: /home/revo/cvsroot/revo/sxerpa.xml,v  <--  sxerpa.xml
initial revision: 1.1

==================================================
Kion mi devas fari nun?
Sincere kaj esperantiste...ĝojas se vi ridus
pro ŝia misfarado Mireja,
kiu tamen daŭre ne povas pensi "ŝerpoj" ĉar ŝi pensas "ŝerpaoj" :-/.

Rispondere a