Mireja:
> Kion ni faru?
> 1- Konservi [...] sxerp.html? kun neniu mencio de "ŝerpao".
> 2- Plibonigi la artikolon ĉar
> * [...] ligilo ne funkcias.
> * la difino ne estas sufiĉe preciza pri la deveno de tiu etno.
> * validus ke oni menciu la vorton "ŝerpaoj" apud la vorto "ŝerpoj".
> 3- Ne tuŝi al la artikolo "ŝerp-" sed krei novan artikolon "ŝerpa_".
> kion vi opinias?
kiel diris teodoro, ne estas precizaj reguloj pri esperantigo de fremdajxoj, do
gravas precipe efektiva uzo. tiurilate "sxerpao" malpli oftas ol "sxerpo" kaj
ne enestas vortarojn samgrade. sed gxi aperas suficxe en interreto por
almenaux ia mencio. miaopinie ni povas fari tion laux unu el du lastaj
manieroj, kiujn vi proponas:
2 - unu artikolo. la malpli ofta formo aperas en rimarko:
sxerpo
ano de popolo...
...
rim.: alia esperantigo: sxerpao
ekz...
3 - du artikoloj. la malpli ofta formo referencas al la pli ofta:
sxerpao
-dif-> sxerpo
sxerpo
ano de popolo...
mi inkinas al la solvo 2. sed se la artikolo "sxerpao" jam ekzistas, por mi
estas ankaux en ordo la solvo 3.
cetere via precizigo pri la deveno de tiu popolo estas aldoninda al la difino.
valo khumbu aperas jam en iu el la ekzemploj kaj eble superfluas en la difino
mem.
amike
jxeromo