Je 6/2/09, Yury: [...]
> LMMO, ni devas esti honestaj kaj agnoski la realon, sed ne ensxovi > gxin en prokrustan liton de niaj ideoj. Prave. > Tial mi proponas enkonduki novan kategorion en ReVo: > PSEUxDOSUFIKSO. Ni ne sxajnigu, ke tielajxoj, kiel "-ologio", > funkcias kiel veraj sufiksoj. La pikanta punkto en tiu afero estas, ke ĝuste tiaj neoficialaj sufiksoj ja estas VERAJ sufiksoj, dum (almenaŭ kelkaj) "sifiksoj esperantaj" estas ne sufiksoj, sed "radikoj". Fakte mi malkonsentas kun tiu teorio, laŭ kiu en Esperanto ne estas derivado per afiksoj, sed estas nur vortkunmento; sed iuj el la kolegoj kredas je tio. Mi verkis pri tio en mia LOdE-recenzo http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm ,---- | Ĉu -i estas sufikso | | «Oni ne povas diri Svisio = io de Svisoj. La vorto io kaj la finaĵo i | jam havas alian signifon. Kiel sufikso “i” havas nenian sendependan | signifon: ĝi estas escepto, kontraŭ la genio kaj la aglutina strukturo | de la lingvo» [MB 42]. (Simile F. Simmonet p. 53, RF 59, ML 63. Ĉi | tiujn argumentojn la legantoj de LOdE povas trovi en la artikolo de | M. Bavant, LOdE, 2008, №3, p. 13–15.) | | Nemalvere, tamen ankaŭ ujo neniel povas signifi lando, kaj egale | maleblas diri Svisujo = ujo de svisoj (dum tute normala estas inkujo = | ujo por inko). | | La mencio de aglutineco ankaŭ estas dubinda: la uzbeka lingvo jes | estas aglutina, tamen ĝiaj sufiksoj plejparte ne rolas kiel | radikoj. En Esperanto mi ne rimarkis kutimon memstare uzi la | participajn sufiksojn ito aŭ oto. | | Malmulte gravas, ĉu oni nomu la landnomfarilon -i sufikso aŭ ne, | gravas ke ĝi funkcias kaj estas parto de la reala Esperanto. Mi tamen | rimarkigu, ke la normala lingvoscienca koncepto pri sufiksoj ne | postulas ke ili povu funkcii radike — eĉ male. Se la konsiderataj | argumentoj iel validas, tiam ili pruvas nur tion, ke ĝuste la | fundamentaj “sufiksoj” -uj, -ing, -ej ktp ne estas sufiksoj (en la | tradicia senco lingvoscienca), dum -i estas la plej vera sufikso! La | koncernaj aŭtoroj renversas la terminaron kaj rifuzas nomi sufikson | sufikso ĝuste ĉar ĝi estas striktasenca sufikso. | | Mi ankoraŭ aldonu ke estas iluzio aserti, ke la sufiksado en Esperanto | ĉiam funkcias idente al la radikkunmeto. “Patrino” ne estas | “patro-ino”, la sufikso -in ne aldonas sencon al patr-, ĝi spegulĵetas | ĝin en la komplementan sencokampon ingenran. Ordinara vortokunmeto | “patroino” tion ne farus. Simile pri “Rusoujo” (dum ekz-e “piedoingo” | estus ja komprenebla samsence kiel “piedingo”, ĉi tie la kunmeta | analizo funkcius). | | PAG speciale traktas -aĉ, -eg, -et en aparta sekcio “Veraj sufiksoj”, | ĉar ili funkcias alie ol la radikoj. La interesatoj legu en PAG. `---- > Aliflanke, ni ne sxajnigu, ke tielajxoj entute ne ekzistas kaj ne > partoprenas en esperanta vortfarado. Prave. Precipe malrealisma estas negi la ekziston de la metrismaj prefiksoj kilo-, mega- ktp. Ili ja funkcias, kaj iam algluiĝas al diversaj radikoj esperantaj (gigadolaroj ktp.) -- Sergio
