2009/6/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > La pikanta punkto en tiu afero estas, ke ĝuste tiaj neoficialaj > sufiksoj ja estas VERAJ sufiksoj, dum (almenaŭ kelkaj) "sifiksoj > esperantaj" estas ne sufiksoj, sed "radikoj". Fakte mi malkonsentas > kun tiu teorio, laŭ kiu en Esperanto ne estas derivado per afiksoj, > sed estas nur vortkunmento; sed iuj el la kolegoj kredas je tio.
Do, bone, mi ne insistas pri gxuste tiu termino; mi nur proponas, ke oni ja registru tiel nomatajn pseuxdosufiksojn, sed iel indiku (ekz, per iu marko), ke ili ne estas _plenrajtaj_ esperantaj radikoj aux morfemoj (aux kiel tio nomigxas science, mi nun ne memoras). Alivorte, ke ilin ne eblas libere kombini, sed apliki nur en strikte difinitaj okazoj. Gxuste per manko de tia indiko pekas PIV, sed ne per tio, ke gxi entute registras tiujn pseuxdosufiksojn, afiksojn aux nomu ilin kiel vi deziras. -- Yury Finkel *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html
