--- On Wed, 6/10/09, Marc Bavant wrote:

> jxerom:

[...]

>>marc:

>> Ekzistas almenaux du gravaj diferencoj: (1) "uj" estas memstare
>> uzebla morfemo (kaj neniom gravas, ke en tiu uzo gxi ne signifas
>> "lando"),

-it, -at, -ot ne estas memstare uzeblaj morfemoj.  Ĉu ankaŭ ilin ni
 kondamnu?

>> miaopinie ja gravas, ke "-uj" ne estas memstare uzebla en la
>> signifo "lando".  tiu senco de "-ujo" kondutas sufikse, same kiel
>> "-ologio".  sed ne gravas, ni povas paraleligi "-ologio"n kun
>> "-isto", se vi preferas.

Se tamen vi akceptas la participajn sufiksojn -it ktp, ĉu ilia ekzisto
en la baza lingvotavolo pli facile akceptigos por vi la homonimajn
sufiksojn ĥemiajn kaj medicinajn?  Ekz-e
"pulm/it/o", "hepat/it/o", ...;
"klor/it/o", "fosfor/it/o", ... ?

(Verdire, por mi tio estas tute male, malagrabla trajto de tiuj sufiksoj.)

> Cxu "isto" aux "ujo", ne gravas. Temas pri (potenciale) memstare
> uzeblaj morfemoj. Bertilo pravas, ke tiu memstara uzo de afiksoj
> disvolvigxis lauxgrade kaj enradikigxis por iuj, pli ol por
> aliaj. Sed la dispartiga linio inter la afiksoj, kiuj povas
> memstarigxi, kaj tiuj, kiuj ne povas estas suficxe klara.

Eĉ supozante ke tio estas vera (kio ja restas dubinda) -- ĉu ĉi tiu
trajto estas ial speciale valora kaj nepra, tiom ke ĝi malebligu
akcepton de VERAJ sufiksoj?  Kian avantaĝon alportus tia tabuo?

> Mi esperas, ke neniu tordita menso iam sukcesos envortarigi "ologio"
> aux "anco" kiel substantivojn.

Kial "ologio" estus pli tordamensa ol "ismoj" aŭ "ebloj"?  Tia procedo
estas sufiĉe ordinara en Esperanto; oni trovas ĝi ankaŭ en la
etnolingvoj.

> Ja Renato pravas, ke Esperanto ne estas ajna lingvo: la rolo de
> vortaroj en evoluo de la lingvo estas tre/tro grava.  Suficxas, ke
> spritulo sukcesos sxovi sian amatan cxevaleton en iun vortaron, por
> ke aperu sekvantoj, eble malmultaj, sed partoprenantaj al hxaosigo.

Tamen estas diferenco.  Kabe enŝovis "meteoro"n kun la senco "meteo"
en sian vortaron -- kaj tamen neniu lin sekvis.  Ĝi restas vortara
ĥimero.  (PIV2 donas la arkaikan signifon kaj ilustras ĝin per
Zamenhofaj ekzemploj pri "la lumo de minuta meteoro" -- evidente Z ja
celis la mallongan falon de aerolito, sed PIV2 malkompreneme
misatribuas ĝin al la metea senco.)  Simile pri la multegaj plene
forgesitaj iniciatoj de R. Eichholz.

Sed iuj iniciatoj ja trovas imitantojn -- tio atestas, ke probable
temas pri ia bezono.  Ne ĉiam tia iniciato estas imitinda; ne ĉiam la
bezono estas konforma al la intenco kaj spirito de Esperanto; sed oni
ne povas simple malatenti ilin (ekz-e "na", "-iĉ", "mojosa"). 

>> (2) "uj" estas senscepte uzebla kombine kun cxiu gentnoma morfemo,
>> "ologi" estas uzebla nur kun elementoj etimologie pravigitaj
>> (biologio, astrologio,...)  aux
>> kvazauxvortlud-reformem-rimarkumianspritecon-ece pravigitaj
>> (lingvologio, insektologio...)

Jes, tio estas diferenco inter kerna sufikso kaj sufikso faka; tamen
tiu limo estas ja malfirma, kaj ŝercemo povas iom post iom ĝin
neniigi.  Ŝajnas ke anglalingve ĝi jam tute ne ekzistas, kaj oni
senĝene kreas plej diversajn -ologies.  Tia evoluo ŝajnas sufice
probabla ankaŭ por la aliaj lingvoj, kaj mi dubas ke eblos efike ĝin
kontraŭstari.

"Se vi ne povas rezisti iun movadon, tiam provu ĝin gvidi".  Ni povus
almenaŭ zorgi, ke tiu evoluo laŭeble akceptu esperantecajn trajtojn.
Ekz-e "planedologio" prefere ol "planetologio"; "difektologio" prefere
ol "defektologio", ktp.

Bedaŭrinde, la kontraŭbatalema sinteno de la puristoj ofte konsistas
en provoj kompromiti la kompromisajn formojn, trudi formojn pedante
etimologiajn kaj maloportunajn -- "ju pli aĉe, des pli bone".

[...]

> Cetere, kiel mi diris en pasinta mesagxo, gxenas min la situacio
> kreita de tiu deziro reanalizi: ni havas la neanalizeblan
> "biologi/o", la komence neanalizeblan "astrologi/o", poste
> reanalizitan kiel "astr/ologi/o" kaj fine la senekvivalentajn
> E-ismojn kiel "*lingv/ologi/o" (kiu ekzistas almenaux gugle, ecx se
> ne "vere"). Tio estas komplika sistemo, al kiu mi preferas la
> sistemon, kiu kontrauxstarigas "astro/diven/ad/o" kaj "astrologi/o".

Ĉu vi opinias, ke la esperantistioj povas ne rimarki la funkciadon de
bio- en la multegaj vortoj similaj al "bioĥemio", "biogaso" ktp?  Ke
ili ne havos la problemon, kiel traduki "biofuel", "биотопливо",
"biocarburant" http://fr.wikipedia.org/wiki/Biocarburant ?

Ĉu vi opinias, ke, simetrie, ili ne rimarkos -ologiojn en la diversaj
"konfliktologio"j, "konspirologio"j, "sciencologioj" (scientology) ktp?

Ĉi tie estas reala problemo, kaj simple ignori ĝin ne estas prudenta
decido.

>>>se vi celas simple, ke "-ujo" estas fundamenta afikso kaj "-ologio"
>>>ne havas oficialecon, bone, tion oni povas registri. sed tio estas
>>>diferenco statusa, ne propre lingvopriskriba.

>> Cxu tial senvalora?

Ĵeromo ne pri tio demandis.  Eĉ se valora -- ĉu valora en la koncerna
diskuto?  Respondi tion vi evitis.

>> Cxu estus la bonaj kriterioj (provizitaj al ni de la neniam
>> eraranta Lingvoscienco, de la "libera evoluo" de la lingv-uzo) kaj
>> la malsxatindaj (burokratecaj, formalecaj)?

Denove vi evitas respondon, ridindigante la priskribismon.  Tamen la
Akademio mem -- ĉu ĝi mem ne estas ankoraŭ pli facile mokinda?  Kaj
kiel tiaj mokoj rilatas al la temo?

>>ni ne bone interkomprenigxis.  mi nur demandis, cxu via distingo
>>inter du tavoloj de vortfarado fakte celas la distingon inter
>>oficialaj kaj neoficialaj elementoj aux apogas sin sur aliaj ecoj. 
>>mi ne kontestas, ke oficialeco havas sian propran celon kaj utilon.

> Kiel mi jam respondis, oficialeco estas nur tehxnika kriterio por
> klasi la afiksojn, cxar la Akademio ankoraux oficialigis neniun el
> la afiksoj, kiujn mi nomas sciencaj. Se la limo sxovigxos, iuj
> analizoj modifigxos: min ekz-e ne gxenus, se post konforma decido de
> la Akademio ni reanalizus "rozac/oj" al "roz/ac/oj", ecx se "aco"
> ankoraux ne havas memstaran uzon.

Oh ho.  Jen subite vi cedas ĉiom.
Vi akceptas "rozacoj"n, bone. (Kp "tekstologio"n).  Sed kio pri
"poacoj", kiuj ankoraŭ pli malbonas, ol "biologio"?

[...]

> Mi ne rifuzis la analizeblecon de "elektroterapio". Nenio
> malpermesas gxin analizi, cxar "terapi" kaj "elektr" estas "bonaj"
> radikoj.

Fakte, "terapi-" ne estas bona radiko.  Almenaŭ por ruso (kaj
supozeble, ankaŭ por germano) "terapio" kiel memstara vorto havas
alian signifon ol -terapi/ en "elektroterapio".  (Tial
"elektrokuracado" eble estas preferinda.)

[...]

-- 
Sergio



      

Rispondere a