Probal Dasgupta skribis: > mi sufiche ofte audis, ke la homoj parolas > pri okcidentanoj kaptitaj en la _geto_ de > okcidentanoj loghantaj en Japanio. certe > ne pri la malricheco temas tie - temas pri > la manko de kapablo ligi sin al la chirkaua > socio. > > la vorto _geto_ chefe aludas al la manko > de ligiteco au de la kapablo komunikighi > kaj konatighi, lau mia lingva sento, almenau > kiam oni uzas la vorton ghenerale au > gheneralige.
Jes. "Geto" estas kalkeo de venic-devena vorto "Getto" [prononco "ĝetto"]. La "Getto" estis nomo de kvartalo de Venico, kie loĝis la Judeoj kaj kie ili povis (kaj rajti) libere prunti monon kaj konfesi propran kredon. Do tiu "Ĝetto" estas kiel "Little Italy" au "Chinatown". Kiam poste la Aŭstrianoj okupis Venicon, la vorto "ĝetto" iĝis "getto" en la buŝo de la okupantoj. Tamen aldone al prononco ŝanĝis ankaŭ la signifo de la vorto... Ĝis Antonio Codazzi
