Je 8/19/09, Grosjean Mireille:

> Pri shoseo: laù la franca, temas pri parto de la strato uzita de
> veturiloj, do sen trotuaroj. Strato estas shoseo plus trotuaroj,
> arboj, ktp.

Ruslingve tio nomiĝas, proksimume, "veturejo" (kie oni _veturas_).
(Simile la franca "trottoire" estus la parto sur kiu oni _trotas_ --
supozeble tamas pri ŝerca uzo de "trotter" = "klopode kuradi"?)

La sencon, kiun indikas Mirejo, PIV2 registras kiel la duan -- sed mi
tre dubas ke ĝi estus internacie komprenebla.  Tiel okazis, ke la
franca vorto internaciiĝis en senco kiu en la franca apenaŭ ekzistas.
La rusa "шоссе", la germana "Chaussee" estas pavumita aŭ asfaltizita
aŭ simile garnita vojo.

Ion similan mi ankoraŭ vidas en la ekzemplo
,----
| L'observation morale, mêlée à l'appréciation littéraire n'est pas
| tenue de suivre, d'une marche inflexible, la chaussée romaine de
| l'histoire.  SAINTE-BEUVE, Premiers lundis, t. 2, 1869, p. 299.
`----
Eble mi uzus samsence "route royale", "grande route".

[...]

--
Sergio

Rispondere a