>> sergio: >> La problemo estas, ke iuj vortoj internaciiĝas. "Ŝoseo" certe estas >> francdevena etimologie -- sed ĝia senco internacia estas tiu, kiu en >> la franca ne plu ekzistas.
> jv: > povus esti tiel, sed laux mia lingvosento ne estas tiel. en la franca > same kiel en la internacia lingvo sxoseo baze estas la veturebla parto > de strato, kiel diris iu el la mirejoj. eksterurbe trotuaro kaj aliaj > kromajxoj plejofte forestas kaj sekve la sxoseo estas la tuta vojo. Ne. Eksterurbe kaj enurbe la ŝoseo neniam estas la tuta vojo. Kiel mi jam skribis la vorton "ŝoseo" diras pri tre preciza parto de vojo, ja la veturebla parto. France uzatas la vorto nur por priskribi tre konkretaĵon, dum vojo estas de ĝi supernocio multe pli abstrakta. Ekzemple kiu diras "je cherche la chaussée?" ( mi serĉas la ŝoceon) kiam li celas "je cherche la route" (mi serĉas la vojon)? La franca vorto "chaussée" (ŝoseo) hodiaŭ estas uzata sed ne samsence kiel la vorto "route" (vojo). Povas esti ke kelkaj franciaj junuloj malkovras la vorton "chaussée" okaze de siaj unuaj paŝoj kiel stirontoj, ekz dum la lernado de la reguloj por akiri la stirpermeson por motorveturilo. Sed mi pensas ke en franciaj lernejoj, jam multaj renkontis la vorton "chaussée" kaj konas la aktualan francan sencon. Vidu: http://droit-finances.commentcamarche.net/legifrance/24-code-de-la-route/68933/circulation-des-pietons aŭ <http://209.85.229.132/search?q=cache:oxu_Ybe5mBwJ:decayacacompostelle.free.fr/documents/CODE%2520DE%2520LA%2520ROUTE.doc+code+de+la+route%2Bchauss%C3%A9e&cd=1&hl=fr&ct=clnk&gl=fr> MirejA
