Je 8/20/09, pistike65:

[...]

> For primitivan francofobion! Mi lernis Esperanton (inkluzive la
> vorton "sxoseo") antaux ol lerni la francan. Esti Esperantlingva
> helpas por paroli la francan.

> Renato, bv. haltigi Vian berserkan kampanjon kontraux vortoj kiuj ne
> placxas al Vi nur cxar ili similas al la franca. Mi ne pretas
> mallerni ilin.

La problemo estas, ke iuj vortoj internaciiĝas.  "Ŝoseo" certe estas
francdevena etimologie -- sed ĝia senco internacia estas tiu, kiu en
la franca ne plu ekzistas.  Estas nemalmulte da vortoj kies signifo
ŝanĝiĝis en la franca -- aŭ kiuj tute malaperis el tiu lingvo -- sed
kiuj konserviĝis en surprize multaj aliaj lingvoj (ekz-e "bel étage"
ne plu ekzistas en la franca -- sed plu ekzistas en la rusa kaj
nederlanda).

"Ŝoseo" estas vorto oficiala; kaj la 3a OA ĝin difinis per tradukoj:

fr: chaussée
en: high road, made road
de: Chaussee
pl: szosa
es: calzada
it: strada in rialzo, strada a fondo artificiale

En tiu kompanio plimulto da lingvoj donas al la vorto signifon
nefrancan (kiu ne plu estas franca -- krom eble en "chaussée romaine"
= "calzada romana").  Nur la hispana estas same (aŭ eĉ pli) ambigua
kiel PIV.  Ĉe la lingvoj ricevintaj sencodifinon (en, it) evidentas,
ke la celata senco de la oficialigintoj estis la internacia, ne la
franca.

--
Sergio

Rispondere a