2009/8/23 jv <[email protected]>: > sergio: >> La problemo estas, ke iuj vortoj internaciiĝas. "Ŝoseo" certe estas >> francdevena etimologie -- sed ĝia senco internacia estas tiu, kiu en >> la franca ne plu ekzistas. > > povus esti tiel, sed laux mia lingvosento ne estas tiel. en la franca same > kiel en la internacia lingvo sxoseo baze estas la veturebla parto de strato, > kiel diris iu el la mirejoj. eksterurbe trotuaro kaj aliaj kromajxoj > plejofte forestas kaj sekve la sxoseo estas la tuta vojo. tion piv klarigis > per du sencoj, sed oni probable povas elturnigxi por unu difino aux > cxefdifino kaj du subsencoj.
Mi pensas ke eble via kono de la franca influas vian senton pri la Esperanta vorto. Preskaux ciam kiam mi auxdas la vorton "sxoseo" en internaciaj renkontigxoj, klare temas pri tiuj grandaj interurbaj auxtovojoj (angla "highway", itala "autostrada", germana "autobahn", ktp). Efektive surprizis min dum cxi tiu diskuto ekscii ke la franca vorto estas nur la veturebla parto de ordinara strato. amike, russ
