sergio:
> La problemo estas, ke iuj vortoj internaciiĝas. "Ŝoseo" certe estas
> francdevena etimologie -- sed ĝia senco internacia estas tiu, kiu en
> la franca ne plu ekzistas.

povus esti tiel, sed laux mia lingvosento ne estas tiel.  en la franca same 
kiel en la internacia lingvo sxoseo baze estas la veturebla parto de strato, 
kiel diris iu el la mirejoj.  eksterurbe trotuaro kaj aliaj kromajxoj plejofte 
forestas kaj sekve la sxoseo estas la tuta vojo.  tion piv klarigis per du 
sencoj, sed oni probable povas elturnigxi por unu difino aux cxefdifino kaj du 
subsencoj.

amike.

jxeromo

Rispondere a