Marc Bavant wrote: > Arnoldo: > >> Renato Corsetti wrote: >>> >>> Vilhelmo: >>>> Che kunmetajho, la unua vorto ghenerale perdas sian finajhon kaj >>>> aperas nur en sia radika formo. Esceptoj povas esti konfuzeblo au >>>> malfacila (au malebla) elparolo. >>> Jes, ghenerale, sed ne nepre. >>> >>> Inter "rad-blokilo" kaj "rad-o-blokilo" mi ne scius kiun elekti. >>> >> >> Por multaj ekstereŭropanoj iaj ajn trikonsonantaj grupoj estas malfacile >> prononceblaj. Ĉu via ofte esprimita kompato por ekstereŭropaj lingvaj >> problemoj en etendiĝas al faciligo de prononco per ligvokaloj? > > Oni tro ofte forgesas, ke malfacilajn konsonantajn grupojn cxe intermorfema > limo oni povas disigi per pauxzeto, uzante adekvatan intonacion: > "rad-blokilo". >
Tiun rimedon mi uzas neformale inter duoblaj vokaloj (heroo, firmaa, ĝuu, ree, scii), sed tiel uzata, la glota halto esta je alofona nivelo (Ĉiu vokalo havas alofonan formon V? ĵus antaŭ si mem.). Sed kiel ligvokalo inter silaboj/radikoj, ĝi efektive iĝus aldona morfemo de Esperanto kaj postulus sian propran alfabetan literon, ĉar ĝi ne estus regule enmetita inter silabojn/radikojn. Pro tio mi preferas sole vokalon (plej ofte "-o-") lige inter silaboj/radikoj. Mi emas fari tion pli ofte ol estas la hodiaŭa kutimo por plifaciligi la prononcan problemon de ĉinoj, inter aliaj, kies lingvo ne havas trikonsonantajn grupojn eĉ ne interradike. Kompreneble, en Esperanto tio ne eblas interne de radikoj, kiuj entenas trikononantajn grupojn, ekz., "-str-". > > -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
