--- In [email protected], Paul Peeraerts <paul.peerae...@...> wrote:
>
> 2009/8/21 pistike65 <istvan.e...@...>:
> 
> >> Kial vi kontrauas "interveni en debato"?
> >
> > Mi scias ke la reala uzado sankciis cxi tiun dirmanieron, sed rimarku ke
> > neniu el la du difinoj en ReVo pravigas gxin.
> 
> Cxu ne? Cxu "elpasxi kiel ... partoprenanto, en iun aferon" ne estas
> gxuste tio? Li elpasxis kiel partoprenanto en la debato.

nu, sed la difino en ReVo diras: "en iuN aferoN" - do, kun akuzativo de 
direkto. Kaj oni partoprenas ne en debatoN, sed en debato.

Krome, la difino mem de "elpasxi" estas:
"Iniciati iun *interrompantan* diron aÅ­ faron"
Normala ero en debato ne estas interrompo.

> Cetere, en mia junagxo, eble ankoraux nun, oni povis "interveni en
> debato" dumaniere, cxu per "ordinara interveno", cxu per "procedura
> interveno". La du ekzemploj, kiujn vi donis (debatestro nezipita kaj
> salono fermota) estas laux mi perfektaj ekzemploj de tiaj procduraj
> intervenoj, kiuj en la tempo de Tonkin havis absolutan prioritaton!

Mi rediras ke la reala uzo certe sankciis la terminon "interveni" en la senco 
"kontribui/alparoli al diskuto"; mi volas nur elmontri ke la efiko de 
hindeuxropaj semantikeroj estas ofte pli insida ol simpla surfaca transpreno de 
radikoj - fenomeno kontraux kiu Renato batalas.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a