karaj Istvan kaj Renato,

Istvan:
>la efiko de
hindeuxropaj semantikeroj estas ofte pli insida ol simpla surfaca
transpreno de radikoj - fenomeno kontraux kiu Renato batalas.
 Renato:
>Mi tute konsentas pri tio. Eble pro tio ĉinaj kaj japanaj
esperantistoj, kiuj ankaŭ lernis la lingvon dum multegaj jaroj, ne
kuraĝas skribi en Esperanto en diskutlistoj.
>Iumaniere ni devas helpi ilin. 

en Milano, dum diskuto (kun interpretado Esperanta-
itala) kun milana komunisto enkadre de SAT-kongreso,
mi trovis min chefe auskultanta kaj malmultege parolanta.
la politika kunteksto de la laboristoj en Milano estas
malsamega ol tiu en la sudaj landoj en Azio.

mi foje malfermis la bushon por kiel eble plej mallonge
klarigi, kiamaniere malsamegas niaj kuntekstoj, kaj
tamen esprimi solidaron.

mi certas, ke io simila malinstigas la partoprenadon de
orientaziaj esperantistoj en la retlistoj.  la distancoj
estas vastaj - pli vastaj ol imagas europanoj.

temas lau mi ne chefe pri manko de vortelektaj
rimedoj che azianoj, sed pri manko de auskulto-
poviga pri-azia scio che europanoj.  problemo
ege malfacile traktebla - mi kunsentas kun la situacio
de la junaj europanoj, ech kun tiuj kiuj iom vojaghis
sed ne komprenis tion, kion ili spektas.

kaj Azio estas relative dokumentita.  oni estas
ech pli senkonsila rilate Afrikon au ech la 'europecan'
Sud-Amerikon.

amike

probal

Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042   


      

Rispondere a