Arnoldo:
> Marc Bavant wrote:
> > Arnoldo:
> > 
> >> Renato Corsetti wrote:
> >>>
> >>> Vilhelmo:
> >>>> Che kunmetajho, la unua vorto ghenerale perdas sian finajhon kaj
> >>>> aperas nur en sia radika formo. Esceptoj povas esti konfuzeblo au
> >>>> malfacila (au malebla) elparolo.
> >>> Jes, ghenerale, sed ne nepre.
> >>>
> >>> Inter "rad-blokilo" kaj "rad-o-blokilo" mi ne scius kiun elekti.
> >>>
> >>
> >> Por multaj ekstereŭropanoj iaj ajn trikonsonantaj grupoj estas malfacile
> >> prononceblaj. Ĉu via ofte esprimita kompato por ekstereŭropaj lingvaj
> >> problemoj en etendiĝas al faciligo de prononco per ligvokaloj?
> > 
> > Oni tro ofte forgesas, ke malfacilajn konsonantajn grupojn cxe intermorfema 
> > limo oni povas disigi per pauxzeto, uzante adekvatan intonacion: 
> > "rad-blokilo".
> 
> 
> Tiun rimedon mi uzas neformale inter duoblaj vokaloj (heroo, firmaa, 
> ĝuu, ree, scii), sed tiel uzata, la glota halto esta je alofona nivelo 
> (Ĉiu vokalo havas alofonan formon V? ĵus antaŭ si mem.).

Mi vere celis pauxzeton, ne glotan eksplodon. Oni simple elparolu "rad", 
kvazaux sekvus punkto, sed sen mallevigxanta intonacio, kaj poste dauxrigu kun 
"blokilo".

> Sed kiel ligvokalo inter silaboj/radikoj, ĝi efektive iĝus aldona 
> morfemo de Esperanto kaj postulus sian propran alfabetan literon, ĉar ĝi 
> ne estus regule enmetita inter silabojn/radikojn. Pro tio mi preferas 
> sole vokalon (plej ofte "-o-") lige inter silaboj/radikoj.

Pauxzeto ne estas morfemo. Gxi ja povas influi la elparolon de la fina "d" de 
"rad" (pli kompleta forteno), sed aldonas neniun morfemon, same kiel faras 
punkto.

> Mi emas fari tion pli ofte ol estas la hodiaŭa kutimo por plifaciligi la 
> prononcan problemon de ĉinoj, inter aliaj, kies lingvo ne havas 
> trikonsonantajn grupojn eĉ ne interradike. Kompreneble, en Esperanto tio 
> ne eblas interne de radikoj, kiuj entenas trikononantajn grupojn, ekz., 
> "-str-".

Mi tre kompatas cxinojn, japanojn kaj aliajn, sed ni cxiuokaze ne povas fleksi 
E-on al la fonotaktitaj reguloj de cxiuj apartaj lingvoj. Al japanoj estas 
malfacile elparoli silabvostan konsonanton alian ol "n", sed ni ne sxangxos 
"kap-ti", "kes-to" k.s. pro tio. Francoj kutime ne kapablas elparoli "sc", 
cxefe vortkomence: nu, mi bedauxras, sed ni ne sxangxos la lingvon por ili. 

Cetere pri la preciza okazo de "radblokilo", la malfacilajxo ne estas pli 
granda, ol tiu de "sed blokilo", pro kio estas absolute nenio por fari.

Kore,

Marc


Rispondere a