Fernando skribis:
>Mi scivolas pri schodolez. Kion ghi signfas? Chu oni uzas tiun vorton nur por 
>la aparato? >Kiu estas ghia etimologio? (Nura scivolo. :-))

La esprimo estas kunmetajxo schod- o - lez
schod = sxtupo, schody, schodiště = sxtupoj, sxtuparo
La varianto "schodiště" (sxtuparo) estas uzata precipe
pri teatroj kaj similaj imponaj domoj,
en normalaj logxdomoj oni uzas "schody" (sxtupoj).

lézt = rampi aux grimpi (rampi vertikale)
lez = rampu, grimpu

Fine de kunmetajxo -lez farigxas substantivo,
kun signifo "rampanto" (vivulo aux masxino).

Principe gxi povus esti ankaux sxerca moknomo
por persono, kiu tro uzas sxtuparojn. Kiam mi
auxdis la vorton unuafoje, mi pensis, ke temas
pri sxerca slangajxo, sed poste mi auxdis 
reklamon en radio kaj per interreto mi konvinkigxis,
ke gxi estas oficiala nomo por helpilo servanta
al rulsegxuloj.

Viaj proponoj estas trafaj, cxar povas ekzisti
rulsegxoj, kiuj jam havas la aparaton kaj la
aparato povas esti memstara. 

Mi ankoraux demandis asocion de handikapuloj,
cxu oni uzas kaj nomas iel la aparaton.

Amike

Mirtek







__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4392 (20090903) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a