2009/8/27 mjb0_wanadoo <[email protected]>:
> Mi aldonas, ke en la franca, same kiel en la angla, kaj male al la rusa, 
> ekzistas grava
> diferenco inter la konsonanta u (= E-a "ux" antaux vokalo) kaj "v".

Mi komprenis. Mia rusa orelo preskaux ne auxdas diferencon inter
"kv"/"gv" kaj "kux"/"gux", tial mi kutimis prononci anglan "qu" kiel
"kv" (nu, mia nivelo en la angla ja estas ege malalta). Eble, tiu
kutimo devenas de tio, ke en la infanagxo en la lernejo mi lernis nur
la germanan, kaj mi memoras, ke la instruistino klarigis, ke en la
germana "qu" = "kw" (ja germana "w" = esperanta "v").

> "Kv" (fakte "kf")

Nu, en "Moskva" ja estas gxuste "kv", sed ne "kf" - ja post gxi sekvas
vokalo (senvocxigo de konsonanto okazas nur fine de vorto aux antaux
alia senvocxa konsonanto, sed ne post gxi).

Ankorauxfoje pardonu la deflankigxon de la temo.

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a