Je 8/27/09, Yury: > 2009/8/27 mjb0_wanadoo: >> Mi aldonas, ke en la franca, same kiel en la angla, kaj male al la >> rusa, ekzistas grava diferenco inter la konsonanta u (= E-a "ux" >> antaux vokalo) kaj "v".
> Mi komprenis. Mia rusa orelo preskaux ne auxdas diferencon inter > "kv"/"gv" kaj "kux"/"gux", tial mi kutimis prononci anglan "qu" kiel > "kv" (nu, mia nivelo en la angla ja estas ege malalta). Eble, tiu > kutimo devenas de tio, ke en la infanagxo en la lernejo mi lernis > nur la germanan, kaj mi memoras, ke la instruistino klarigis, ke en > la germana "qu" = "kw" (ja germana "w" = esperanta "v"). Tamen vi nepre rimarkus, ke la francoj emas prononci "agvo" (por "akvo"), samkiel la rusoj kutimas prononci "apsoluta" (anstataŭ la malfacila "absoluta"). La serboj do honeste skribas "apsolut". >> "Kv" (fakte "kf") > Nu, en "Moskva" ja estas gxuste "kv", sed ne "kf" - ja post gxi > sekvas vokalo (senvocxigo de konsonanto okazas nur fine de vorto aux > antaux alia senvocxa konsonanto, sed ne post gxi). Ial Marc mencias la strangan devion de la pola prononcmaniero. Plej ofte la poloj praktikas retroasimiladon, samkiel la francoj (agvo) kaj rusoj (apsoluta, egzamin). Sed la kombino k+v ial estas escepto en la pola: tie la poloj asimilas "progrese", kiel la tjurkoj: "Moskfa". Ĉi-rilate la pola estas unika inter la slavaj lingvoj. Ruslingve "v" ial estas escepto tiurilate, ke ĝi la ne voĉigas la antaŭan konsonanton senvoĉan: ni klare distingas inter "Tver" (urbonomo) kaj "dver" (= pordo); ankaŭ "akvarel" ktp. -- Sergio
