2009/9/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Plej ofte la poloj praktikas retroasimiladon, samkiel la francoj > (agvo) kaj rusoj (apsoluta, egzamin).
Nu, la vocxigo, laux mi, ne nepras - tio dependas de parolanto. Mi, ekzemple, cxiam prononcas gxuste "eKzamin" (kvankam ja "aPsol'utno"). Eble, mi prononcas malgxuste (t.e. kontraux la normo), mi mem ne scias :) Ja en nia volga regiono abundas ecx multe pli grandaj deflankigxoj de la literatura normo de prononcado - sed plej ofte mi ilin ne uzas; tamen en iuj okazoj mi eble senkonscie ja uzas, do povas esti, ke tio estas unu el tiaj okazoj. Kaj entute, mi pensas, ke oni _plene_ sekvas la literaturan normon nur en la radio kaj la televido, ja cxiu urbo (regiono) havas siajn prononcnuancojn (ecx Moskvo kaj Peterburgo). -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
