Sergio:
> > Nu, en "Moskva" ja estas gxuste "kv", sed ne "kf" - ja post gxi
> > sekvas vokalo (senvocxigo de konsonanto okazas nur fine de vorto aux
> > antaux alia senvocxa konsonanto, sed ne post gxi).
>
>Ial Marc mencias la strangan devion de la pola prononcmaniero.
La kialo nomigxas eraro. Fakte mi miksis tion kun la konsilo, kiun mi donas
al francoj nekapablaj elparoli la E-an "kv" alie ol "gv", ke ili prefere
diru "kf", kiu miaopinie estas multe malpli sxoka (do "akfo" anstataux
"agvo"). Cetere, se "kv" aux "gv" antauxiras antauxan vokalon ("e" aux "i")
anstatauxigo de "v" per franca konsonanta "ΓΌ" donas tre bonan aproksimajxon.
Kore,
Marc