On 9/27/09, Marc Bavant wrote: > Estas slavismo (ruse: raz`edinit' = dis-unuigi, ras-plesti = dis-plekti).
Jes. > Cxu indas marki gxin "evitinda"? Jes. Alie ni baldaux venos al "diskonsenti" (laux la angla "disagree"), "disarmi" (to disarm = malarmi) kaj similaj belajxoj. Logike "disarmi" bone eblus, sed gxi devus signifi ian vastan, disan armadon de la periferio. > Sincere dirite, ne gxenas min, ke la > kuniga signifo de la baza vorto perdigxas en la DIS-derivajxo, gxi same > perdigxas en la MAL-derivajxo. Cxe la MAL-derivajxo tio estas atendenda: gxute tiel funkcias la prefikso MAL: malfari. Sed cxe DIS tio ne estas atendebla: "diskuri" ne malfaras kuron. Kaj "displekti" ne estas maniero plekti. > Oni povas pretendi ankaux, ke la signifo de > radiko PLEKT pli vastas ol tiu de "plekti" kaj potenciale ebligas kaj > kunigon kaj disigon. Do la argumenton pri nelogikeco mi ne trovas suficxe > forta. Tamen tio ne estas vera en la reala lingvo. "Li plektis cxi tion" neniel povas indiki lian agon malplekti. -- Sergio