Sergio:

>On 9/27/09, Marc Bavant wrote:
> > Estas slavismo (ruse: raz`edinit' = dis-unuigi, ras-plesti = dis-plekti).
>
>Jes.
>
> > Cxu indas marki gxin "evitinda"?
>
>Jes.  Alie ni baldaux venos al "diskonsenti" (laux la angla "disagree"),

Antaux ol prognozi pri la vastigxo de iu modelo, indas difini gxin precize. 
Mi tute konsentas, ke ekzistas nenormaj uzoj de "dis-" por pauxsi la 
latinidan-anglan "dis-", kaj ne akceptas ilin, sed tio ne estas nepra sekvo 
de tio, ke oni ne markis "displekti" evitinda.

>"disarmi" (to disarm = malarmi) kaj similaj belajxoj.  Logike "disarmi"
>bone eblus, sed gxi devus signifi ian vastan, disan armadon de la periferio.

"Disarmi", se gxi signifu "malarmi", estas efektive monstra, sed gxi ne 
reduktigxas al la modelo de "displekti/disvolvi".

> > Sincere dirite, ne gxenas min, ke la
> > kuniga signifo de la baza vorto perdigxas en la DIS-derivajxo, gxi same
> > perdigxas en la MAL-derivajxo.
>
>Cxe la MAL-derivajxo tio estas atendenda: gxute tiel funkcias la prefikso MAL:
>malfari.
>Sed cxe DIS tio ne estas atendebla: "diskuri" ne malfaras kuron.
>Kaj "displekti" ne estas maniero plekti.

Jes, mi bonsxance scias tion, sed mi celas, ke ne nepre cxiuj semantikaj 
eroj de la iu radiko trovigxas en derivajxo. Kaj mi suspektas, ke tio 
validas ankaux kun aliaj afiksoj, ol MAL. Ekz-e en "cxirkauxskribi" 
perdigxas la plej grava signifo de radiko SKRIB. Simile "martelo" estas tre 
specifa ilo kun peza metala peco kaj ligna aux plasta tenilo, sed la 
derivajxoj "marteli" aux "martelmasxino" bazigxas sur pli vasta signifo de 
MARTEL.

> > Oni povas pretendi ankaux, ke la signifo de
> > radiko PLEKT pli vastas ol tiu de "plekti" kaj potenciale ebligas kaj
> > kunigon kaj disigon. Do la argumenton pri nelogikeco mi ne trovas suficxe
> > forta.
>
>Tamen tio ne estas vera en la reala lingvo.  "Li plektis cxi tion" neniel 
>povas
>indiki lian agon malplekti.

Mi zorge distingis la signifon de la vorto "plekti" kaj de la radiko PLEKT. 
"Plekti" neniel povas signifi malplekti, sed eblus argumenti, ke PLEKT ne 
nepre havas en cxiuj derivajxoj/kunmetajxoj la
ideon "kunigi".

Kore,

Marc



Rispondere a