> Sergio:
> Oni bezonas vortojn por ĉiaj aferoj, sendepende ĉu oni ŝatas ilin aŭ
> ne. Ankaŭ por budaismaj aferoj oni bezonas terminojn, eĉ se oni ne
> estas budaano. Kaj dezirindas ke la terminoj estu kompreneblaj.
> Ekz-e PIV1 donas por "kripo" nur la stalmanĝujan signifon, sen mencii
> ion ajn pri Jesuo; PIV2 kopias la sencon manĝujan, kaj aldonas (tre
> mallerte), ke Jesuo naskiĝis (?!) en tia manĝujo ...

Mi ĝojas ke mi rifuzis aĉeti la PIV-librojn, tiel mi ne ricevis malbonan
infuon kiam mi eklernis la lingvon :-).

>>>> Tamen io ĝenas se oni diras "kristnaska kaverno":

>>> Tio tamen estas la plej preciza kaj nemiskomprenebla.

>> Dependas de la kunteksto: la vorto "kaverno" povas pensigi nin pri
>> iu reala kaverno dum temas pri simbola konstruita objekto.

> La vorto "kruco" povas pensigi pri reala ekzekutilo Romia, sed pli
> ofte temas pri simbola figuro.

Ankaŭ mi pensis al la vorto "kruco" sed mi opinias ke ĝi estas ĝuste 
komprenata kiam oni ĝin legas en kunteksto. Pri "kristnaska kaverno" la 
vorto kaverno estos komprenata de tiuj kiuj kutimas fari aŭ vidi la 
kristnaskajn kripojn en formo de
kaverno, sed por tiuj kiuj faras ĝin en alia formo (kastelo, monto, 
dometo, kampo, taluso, ŝipo, ktp) ili ne komprenos. La kripoj tre 
diverse prezentiĝas laŭ landoj, kutimoj, regionoj ...

>>> Ni jam vidis, ke pluraj inter ni ne povi kompreni, kion ĝi
>>> signifas.

>> Mi konjektas ke multaj sekvas nian diskuton silente, observante ian
>> dekulturan konflikteteon inter ni (kiam ne malofte okazis temante
>> pri religiaj aferoj). La miskomprenoj devenas de la fuŝa difino de
>> la senco 2 prezentita de Paul.

> Tamen pluraj el ni pridiskutis tion, kaj la diskuto atestas, ke neniu
> krom vi kaj Bertilo pensis pri kristonaskejo. Ĉiuj aliaj (ankaŭ mi,
> ĉar mi ne rekonis vertep-on en la difinoj de Paul) pensis pri la
> manĝujoj.

Pro tio endas modifi la difinon de la senco 2 se oni registras la vorton 
"kripo" en la vortaro.

>>> Nu, en la okcidentaj lingvoj oni maltrafe nomas la tuton per ties
>>> parto;

>> Ne en la franca kiu ja estas lingvo en Okcidento. France estas
>> "crèche" do "staleto". Oni konstruas staleton, la tuto prezentiĝas
>> kiel staleto.

> ,----
> | CRÈCHE, subst. fém.
> | A. Domaine des animaux
> | 1. Mangeoire à l'usage des bestiaux, installée le long du mur de
> | l'étable, de l'écurie ou de la bergerie. Crèche circulaire; crèche
> | d'une étable; crèche à (de, pour) brebis. Synon. auge, mangeoire. Il
> | s'asseyait sur la crèche de ses bœufs (SAND, Pte Fad., 1849, p. 182) :
> |
> | 1. Vous emmêliez dans les crèches les crins de la jument, buviez le
> | lait dans les jattes écumeuses...
> | A. FRANCE, Le Crime de Sylvestre Bonnard, 1881, p. 118.
> [...]
> `----

Jen io tre tre interesa por ni bretonoj!
Sciu Sergio ke se vi dirus en Bretonio al ajna persono renkontita sur
strato ke "crèche" signifas "mangeoire", ili ridante respondos al vi
"Kiu do lernis al li la francan?".
Tamen vi pravas: en franciaj francaj vortaroj tiel oni difinas "crèche".
Sed al bretonoj influis pli sia kelta lingvo ( en la bretona mi aŭdis 
"kraŭ" por "crèche") pli ol iu germandevena lingvo
de la tempo de la Frankoj ("langue francique=langue germanique du temps
des Francs")...
Bretonoj ne komprenos la francan vorton "crèche" en la senco de 
"mangeoire", la vorto ja uzatis en la kampara ĉiutaga vivo oftege en la 
senco "loĝejo por la bestoj" do stalo.
Por nuntempaj bretonoj "crèche" estas laŭkuntekste komprenata:
* kristnaska kripo= artaĵo por reprezenti la naskiĝon De Jesuo.
* staleto elŝtona en la agrikultura tempo de la pasintaj jarcentoj
(malmultaj bestoj+malmultaj maŝinoj+etaj kampoj+ vendis nur la buteron
kaj kelkajn bestojn por aĉeti novajn+ kultivis por vivteni siajn
familianojn kaj ne por vendi).
* Urbaj lokoj kie oni vartas la infanojn kies gepatroj laboras kaj ne
atingis la aĝon de la enlernejiĝo (aĝo 2).

Eble nun oni povas kompreni ke mi reagis al la difino de Paul
kiu diras ke "kripo" estas "manĝujo" ;-).

> [...]
> 1. Kun aŭ sen vortaro, estas logika difekto nomi la tutan scenon per
> ĝia detalo.

Jes sed la vorto jam uzatas.

> 2. La vorton "kristonaskejo" oni povas kompreni sen vortaro.

Eblas. Rimarkinde estas ke tiuj kiuj skribis "kristnaskejo" vivas en
sudameriko do for de la germania lingva influo.

Sen la vorto mi priskribus la objekton per "kristnaska staleto", mi ne 
kreus kunmetaĵon.

Ne ĝenas min ke oni fortiru la sencon 2 de "kripo" sed ne estas
akceptebla ke oni lasu la difinon de Paul.
Mireja

Rispondere a