>> Mireja: >> Mi proponas tiun difinon: >> "La kristnaskaj kripoj arte reprezentas la scenon de la naskiĝo de >> Jesuo. Kvankam tre diverse reprezentitaj, videblas porbesta manĝujo, >> azeno, ŝafoj, kaj la kernaj roluloj: Maria, Jozefo kaj Jesuo."
> Bone. Mi tamen proponas aldoni la vorton "ekzemple" post "videblas", > ĉar tio, kion oni vidas, ja dependas de regiono al regiono. Ĉe ni oni > ĉiam vidas (vir)bovon ekzemple, dum la ŝafoj aldoniĝas nur en la 6a de > januaro ... Vi tute pravas! mi mem sentis ke mankis ion en la frazo do dankon por la aldono de "ekzemple", ankaŭ oni starigas bovon en la kripo sed mi hezitis min demandante ĉu la bovon oni prezentas en bretonio nur ĉar tiu besto estis al kamparanoj bretonaj tiel kara kiel iliaj propraj idoj :-/. Aldono de bovo eblas, forigo de ŝafoj ĝenas pro la fakto ke la ŝafistoj grave rolas. Mi proponas aldoni estkiel ekzemplo: " En la staleto jam estis preparita vera kripo, mankis nur la eta Jesuo apud la bovo kaj azeno, super la kuŝantaj ŝafoj antaŭ la emociiĝinta Maria kaj pacienca Jozefo." kun ligilo al la bela teksto de Marija Belošević. Se vi deziras ke mi faru la ŝanĝojn en la paĝo, diru kaj mi faros. Mi lasas vin decidi kiun faros kaj elkore dankas al vi Paul por via afableco kaj helpemo. Mireja