mireille.cor...@gmail.com skribis: >>> Mireja: >>> Mi proponas tiun difinon: >>> "La kristnaskaj kripoj arte reprezentas la scenon de la naskiĝo de >>> Jesuo. Kvankam tre diverse reprezentitaj, videblas porbesta manĝujo, >>> azeno, ŝafoj, kaj la kernaj roluloj: Maria, Jozefo kaj Jesuo." > >> Bone. Mi tamen proponas aldoni la vorton "ekzemple" post "videblas", >> ĉar tio, kion oni vidas, ja dependas de regiono al regiono. Ĉe ni oni >> ĉiam vidas (vir)bovon ekzemple, dum la ŝafoj aldoniĝas nur en la 6a de >> januaro ...
Kroma rimarko: La kapvorto estas kripo, singulare. Do ankaŭ la difino rilatu al singulara vorto. Pro tio mi proponas modifi vian difinon jene: (kripo estas) arta reprezento de la sceno de la naskiĝo de Jesuo, en kiu videblas inter aliaj porbesta manĝujo, azeno, bovo, ŝafoj kaj la kernaj roluloj Maria, Jozefo kaj Jesuo. > Mi proponas aldoni estkiel ekzemplo: > " En la staleto jam estis preparita vera kripo, mankis nur la eta Jesuo > apud la bovo kaj azeno, super la kuŝantaj ŝafoj antaŭ la emociiĝinta > Maria kaj pacienca Jozefo." kun ligilo al la bela teksto de Marija > Belošević. En ordo. Mi aldonos tion morgaŭ aŭ semajnfine. Paŭl -- Paul Peeraerts http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo