Sergio:
Samkiel ne rekonis ĝin niaj samforumanoj, iuj el kiuj loĝas en tradicie katolikaj landoj.
Fakte en Italujo oni devas aparte insisti por ke lernantoj enkapigu al si la vorton "kripo". Ĉi tie la naskiĝa sceno havas la nomon "presepio", kiu etimologias el latinaj elementoj, kiuj finfine signifis stalan manĝujon. [Interese, ke serĉante pri la etimologio, mi malkovris, ke la festo mem estas daŭrigo de festo en la natikva Romo ĉirkaŭ la sama dato, en kiu oni festis la statuetojn de la forpasintaj parencoj, infanoj ricevis donacojn (portitajn de la forpasintaj parencoj dum la nokto, ktp.)].
Cetere ankaŭ en la itala oni parolas pri "manĝujo" (mangiatoia) sed nur por aludi nur al la manĝujo de Betlehemo.
Amike Renato