--- On Tue, 10/6/09, probal dasgupta wrote: [...]
> Lau mi 'naski/ nasko' estas oftege preskau metafora, sed kiam oni > pensas konkrete pri 'vera' nasko, oni ja povas diri, 'dum tiu bebo > estis naskata, la patrino efektive sentis doloron, malgrau la > kutimaj anesteziloj...' > Ekzemplojn de tiu vi abunde trovos en la gramatikaj artikoloj el la > tempo de la ata-ita-diskuto. Oni oftege parolis pri la tempo, dum > kiu George Washington estis naskata, kaj chiuj konsentis, ke en tiu > uzo naski estas sinonima al akushi. Mi ne certas, ke mi komprenis tion, kion celis Probal, tamen ankaŭ mi pensis, ke la diferenco inter "akuŝi" kaj "naski" estas aspekta. Estas verboj rezultaj kaj daŭraj. Ekz-e "diri", "trovi", "aŭdi", "morti", "naski" estas rezultaj; "paroli", "serĉi", "aŭskulti", "agonii", "akuŝi" estas daŭraj. Tio ne nepre havas rilaton kun transitiveco. "Serĉi" kaj "trovi" estas ambaŭ transitivaj; "morti" kaj "agonii" esatas ambaŭ netransitivaj; dum "paroli" normale estas netransitiva, kaj "diri (ion)", transitiva. En Esperanto tiaj paroj aperas nur sporade kaj nesisteme; en la lingvoj slavaj tiaj paroj estas formataj regule (ekz-e por la verboj "skribi" aŭ "konstrui" tiaj paroj ne ekzistas en Esperanto, kvankam estas diferenco inter "post la tagmanĝo li multe skribis/parolis" kaj "post la tagmanĝo li skribis/diris sian respondon"). -- Sergio