mi plene alighas al tiu chi prezento.

dankon pro la komparo kun 'diri' kaj
'paroli', Sergio, ege helpa komparo.

amike

probal

 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042




________________________________
From: Sergio Pokrovskij <pokro...@yahoo.com>
To: revuloj@yahoogroups.com
Sent: Wed, October 7, 2009 9:25:52 AM
Subject: Re: [revuloj] Re: pri la vorto "nasko"

  
--- On Tue, 10/6/09, mireille.corobu wrote:

> Oni respondis al mi pri la verboj "naski" kaj "akuŝi" kaj mi bone
> komprenis ke per la verbo "naski" oni komprenas ke ja iu/io estas
> naskita dum per la verbo "akuŝi" oni komprenas ke iu/io estas
> naskota/naskata? .

Mi prefere dirus ke "akuŝi" plie atentas la procezon, dum "naski", la
rezulton.  En mia analogio, "akuŝi" similas al "serĉi" kaj "paroli",
dum "naski" similas al "trovi" kaj "diri".

> Do eblas ankaŭ kompreni en la substantivo "nasko" jam faritan naskan
> agon kaj kompreni en la substantivo "akuŝo" faratan/farotan?  naskan
> ago. Ĉu mi ĝuste komprenis?

Oni povas prezenti la naskon kiel daŭran agon, samkiel eblas diri
"dirata", "diranta" kaj "trovata", "trovanta".  Oni egale bone povas
formi substantivojn "diro" kaj "parolo", "trovo" kaj "serĉo".

En iuj situacioj la diferenco inter la rezulta kaj daŭra verboj estas
malgranda kaj la lingvoj havas malsamajn preferojn.  Ekz-e en
matematika ekzercaro rusa oni diras:
"Trovu la nuligantojn de la funkcio F", dum germane oni diras
"Serĉu la nuligantojn de la funkcio F".  Simile en la serĉiloj -- iuj
havas la butonon "Find" (Trovu), aliaj havas samfunkcian butonon
"Search" (Serĉu).

> Mia demando sekvas demando de esperantista bretono en nia
> esperanta
> bretonia listo ĉe yahoo-grupo.

> Li demandis kiel diri en la lingvo Eo la francan "l'enfant se
> présente par le siège" (hm! parenteze mi ĝojas ke la filo de mia
> filino iom pli ol sepmotanaĝa, kiu ne ankoraŭ malkovris la lumon de
> nia mondo, jam preferas piedbateti la patrinan stomakon :-)   ).

> Mi tuj respondis al li

> "Por la nasko (por la naskiĝo) ŝajnas ke la bebo ne volas sin
> prezenti per la kapo". Poste mi hezitis pri la vorto "nasko" kaj ne
> trovis ĝin en ReVo sed trovis ĝin en Vikio. La vorto "nasko" estas
> utila. Kaj sekve mi pripensis al "nasko" kaj "akuŝo", precipe al la
> senca diferenco.

Ruslingve tio estus "antaŭkuŝo" (kap[antaŭ]a, pelv[antaŭ]a,
oblikva...).  Sed ankaŭ via traduko estas tute klara.  Mi preferus
diri "nasko" en tia situacio, ĉar "akuŝo" laŭ mi ne estas celo, sed
stadio.  Sed la diferenco ne estas tre granda -- proksimume kiel inter
"por diri tion mi uzus jenan esprimon" kaj "Por paroli pri tio mi uzus
...".

> Se mi trovos bonan difinon de "nasko" kaj tempon por redakti ĝin en
> ReVo mi faros.

> Difini la vorton "nasko" ne estas facile, mi prikonscias tion...

Nu, ŝajnas sufiĉe taŭga la rutina difino:
"Ago aŭ procezo naski".
"Nasko" estas plie la "ago".  "Akuŝo" estas plie la "procezo". 

-- 
Sergio


   


      

Rispondere a