Kiam Sergio diras: >Tio ne nepre havas rilaton kun transitiveco. "Serĉi" kaj "trovi" estas ambaŭ transitivaj; "morti" kaj "agonii" esatas ambaŭ netransitivaj; dum "paroli" normale estas netransitiva, kaj "diri (ion)", transitiva. >En Esperanto tiaj paroj aperas nur sporade kaj nesisteme; en la lingvoj slavaj tiaj paroj estas formataj regule (ekz-e por la verboj "skribi" aŭ "konstrui" tiaj paroj ne ekzistas en Esperanto, kvankam estas diferenco inter "post la tagmanĝo li multe skribis/parolis" kaj "post la tagmanĝo li skribis/diris sian respondon").
-- mi absolute konsentas. La distingo ne estas ligita al la transitiveco. Kaj en Esperanto ni ne havas ilojn por sistemi krei tiajn parojn. pri tio chi -- >"diri", "trovi", "aŭdi", "morti", "naski" estas rezultaj; "paroli", "serĉi", "aŭskulti", "agonii", "akuŝi" estas daŭraj. -- mi volis diri pri 'naski' nur tion, ke ghi estas pli nete nur-rezulta verbo, kiam ni uzas ghin figure (ekzemple, 'tiun chi maltrankvilon naskis la granda bugheta deficito'), ol kiam ni parolas pri veraj naskoj, pri kiuj la kutima bildo allasas dauron en la naska procezo -- kio ebligas, ke oni uzu ekz la formon 'naskata' en specifa, konkreta situacio, kie ghi havas sencon. kaj 'akushi' certe kaj senescepte estas daura verbo. mi uzis la komparon kun 'fermi la pordon' por ke estu klare, ne temas pri leksika apartajho de ghuste la vorto 'naski'. sed eventuale la komparo ne estis trafa. amike probal Probal Dasgupta Linguistic Research Unit Indian Statistical Institute 203 B.T. Road Kolkata 700108, India tel. +91-9831815042