---- Renato: > Sergio: >> Tio ne estas taŭga priskribo de la elektroteĥnika relajso.
> Mi volonte akceptas vian kritikon. Bonvolu liveri pli taŭgan > samsignifan esprimon. Mi povas liveri difinon -- sed mi ne vidas simplan kunmetaĵon por esprimi la ideon: ,---- | relajso estas aranĝaĵo por transŝalti la statojn de pli granda | sistemo sekve de ekstera signalo aŭ valoro media parametro. `---- Ekz-e plej tipa elektra relajso povas ŝalti (aŭ malŝalti) grandan kurenton sekve de eta elektra impulso; termorelajso povas (mal)ŝalti fridujon depende je ties interna tempresturo; temporelajso povas eksplodigi aranĝaĵon je antaŭfiksita tempo ktp. -- Sergio
