--- In [email protected], Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote: > > Chu temas pri tajperaro? En ReVo staras "relajo", en aliaj vortaroj relajso. > Cetere, la difino estas nur elektra aparato. > Sed: en la franca oni uzas ghin tre abunde en figura senco, ekz-e "«Le Monde > diplomatique» suferas la mankon de politikaj relajsoj" (de politikaj entoj, > ekz-e en partioj, parlamento, aliaj politikaj decidejoj, kiuj atentas kaj > eventuale alprenas analizojn kaj proponojn de la DIPLO). > Chu uzi ankau en E-o tiun figurasencan uzadon? > Se ne, kion vi proponas kiel alternativon?
Mi estis skribonta ke mi akceptas, sed aliula dubo dubigas min: "Kion vi volis diri per la vorto "relajsis"? Ĉu potenciĝis?" http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=4205&p=5 tiam mi pensis proponi "stafeti", sed tuj trovis ekzemplon de gxena apudesto de la du vortoj: "La 9-an de aprilo, kiam CNN relajsis stafetadon de la pekina olimpika torĉo en San-Francisko..." http://esperanto.cri.cn/121/2008/04/20/[email protected] Eble ni povus inspirigxi de "caisse de résonance", kies metafora uzo iom similas, ekz. http://www.suisse.attac.org/Le-Forum-Social-Mondial-de-Caracas aux vortlude pri "caisse" kiel "kaso": http://antirepression.over-blog.com/article-28396256.html tiam mia propono estus: "resoniloj", aux, kial ne, "ehxiloj", "ehxoj". "Diplo suferas la mankon de politikaj ehxoj". amike István Ertl
