--- On Tue, 10/13/09, Renato Corsetti wrote:

> Sergio:

>> Sed nun mi komprenas, ke vi donis tradukon por la dua teĥnika senco
>> de la FRANCA "relais", kiun mi neniam imagus esprimebla per
>> "relajso" (la koncerna rusa termino estas "ретранслятор"). Tiun
>> duan signifon mi certe esprimus per "plusendilo" -- sed ĝi neniel
>> rilatas al "relajso"

> Do kiel vi difinus la unuan signifon de la franca "relais" (kiu en
> la rusa estas "rele")?

La signifon de la rusa "rele" mi ja donis en la antaŭa afiŝo.  Ĝi
estas ŝaltilo.  La alia (ruse "retranslator") estas "plusendilo" -- ĝi
ricevas signalon, (eventuale ĝin amplifas kaj) plusendas.

> Mi demandas vin, ĉar per la vortaroj mi ne trovis kontentigan
> dividon inter la du singifoj.

"Relajso" estas rega elemento: ĝi aŭtomate ŝanĝas reĝimojn, statojn de
sistemo laŭ ricevita signalo aŭ laŭ ekstera parametro.  Ekz-e
lumrelajso povas ŝalti kaj malŝalti lumon depende je la lumintenso.
Simile termorelajso, temporelajso ktp.  Via vekhorloĝo estas speco de
temporelajso.

La plusendilo nenion regas, ĝi simple plusendas signalojn.  Ekz-e
ĉeno da surteraj aŭ sputnikaj plusendiloj povas plusendi televidan
signalon el Moskvo en Pekinon.

Plusendilo ne ŝanĝas la naturon, la signifon de la signalo -- ĝi
blinde ĝin transmetas.  Relajso interpretas la signalon, transformas
ĝin en celkonforman agon.

-- 
Sergio






      

Rispondere a