--- On Tue, 10/13/09, Paul Peeraerts wrote:
[...]
> Mi tute ne estas teknikisto, sed fojfoje la vortoj de ne-teknikisto
> estas pli facile kompreneblaj; mi dirus: aparateto kiu per malforta
> kurento povas en- aux el-sxalti alian fortkurentan aparaton.
Jes, tio estas la plej ofta signifo, kaj la sola difinita en ReVo.
Tamen oni ja parolas ankaŭ pri "termorelajso" (en via fridujo),
"lumrelajso" (aŭ "fotorelajso"), "temporelajso" ktp.
Krome, ekzistas "relajsa protekto" (protezione a relè), kiu reagas
ĝuste je tro forta kurento (malŝaltas la elektron sekve de mallonga
cirkvito, eventuale ŝaltas alarmon ktp).
--
Sergio