Von: "Johan" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Dienstag, 3. November 2009 11:07 Betreff: [revuloj] Re: nedisigebleco < listo de Corsetti
Bernhard Pabst: >Vi tute pravas, Istvan, >la listo de Corsetti estas multfoje fusha kaj ghenerale malfidinda. >Jam la titolo estas erariga. Tre ofte nek temas pri >"pli simplaj" nek pri "samsignifaj" vortoj. Kiu estas tiu Bernhard Pabst ? ----- Evidente vi ne estas bone informita, Johan. Eble vi unue lernu la bazan aboco-on, konsultante Vikipedion, Trovanton, EBEA-on kaj aliajn fontojn, kie vi facile trovos tiun personon. Cetere Teodoro Sankaro diris cxion necesan pri *via* afableco. Poste vi eble bonvolus klarigi al ni la "rekomendon" - por elekti nur unu solan ekzemplon - de la Renata listo "Cejlon·o -> Srilank·o" (-> = "La signo "->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dektre de "->" " Cxu Srilanko do estas pli simpla kaj samsignifa vorto por Cejlono?). Pro via lauxaserte profunda kono de la Fundamento (majuskle, cxu ne?) vi krome certe povas klarigi al ni, cxu oni povas - nur kiel ekzemplo - "ofendi legxon", cxu? Ahx Johan, kial nur la "bonlingvuloj" post Piron konstante kaj kutime havas tiel malvastan konon de esperanta kulturo? Bernhard
