> Vilhelmo Lutermano a écrit :

> Karaj,
> kiel eviti "maljam" en la sekva frazo:
> "Maljam la kapitalisma produktado kreis la riĉaĵojn kaj la 
> produktivfortojn necesajn por tio." (Frederiko Engelso, en recenzo pri 
> la Marksa "Kapitalo")
> La Fundamente ghusta vorto estus "Nur ...", en la senco de "ne pli frue 
> ol", sed lige kun substantivo (kaj ne tempa!), la vorto "nur" trudas 
> ekskluzive la "senesceptan" sencon, kiu tamen ne estas celata en tiu frazo.
> Homoj kiel Haupentalo dirus "Erst ..." (ghuste tion diras ankau Engelso, 
> sed en la germana).
> 
> 
> Eblus elturnighi per chirkauskriboj, kiel: "Oni (au: La historio) devis 
> atendi la kapitalismon por krei ..." (tiel la franca kutimo, sed 
> gramatike ghusta sekvo estus: "... por ke ghi kreu ...")

Mi ne komprenas "maljam".
Laŭ la klarigoj kiujn vi donis mi dirus:

"Nur de la kapitalisma produktado kreiĝis la riĉaĵoj kaj ...."
Mireja

Rispondere a